1 David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael. 2 Kaj li kunvenigis ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn. 3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil. 4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj juĝistoj estis ses mil; 5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado. 6 Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 7 La Gerŝonidoj: Ladan kaj Ŝimei. 8 La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel — tri. 9 La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran — tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. 10 Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei — kvar. 11 Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu patrodomon. 12 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel — kvar. 13 La filoj de Amram: Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15 La filoj de Moseo: Gerŝom kaj Eliezer. 16 La filoj de Gerŝom: Ŝebuel estis la ĉefo. 17 La filoj de Eliezer estis: Reĥabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj. 18 La filoj de Jichar: Ŝelomit, la unua. 19 La filoj de Ĥebron: la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel, la kvara estis Jekameam. 20 La filoj de Uziel: Miĥa, la unua, kaj Jiŝija, la dua. 21 La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. La filoj de Maĥli: Eleazar kaj Kiŝ. 22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kiŝ, iliaj kuzoj. 23 La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot — tri. 24 Tio estas la idoj de Levi laŭ iliaj patrodomoj, la ĉefoj de patrodomoj laŭ ilia kalkulo, laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la aĝo de dudek jaroj kaj plue. 25 Ĉar David diris: La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enloĝiĝis en Jerusalem por ĉiam. 26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn vazojn por la servado en ĝi. 27 Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli. 28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la ĉambroj, pri la pureco de ĉio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri ĉia mezurado kaj pesado; 30 stari ĉiumatene, por kanti laŭdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaŭ vespere; 31 fari ĉiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo; 32 servi por deĵorado ĉe la tabernaklo de kunveno, ĉe la sanktaĵoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo.
1 Davide, vecchio e sazio di giorni, stabilì suo figlio Salomone come re d’Israele. 2 Radunò tutti i capi d’Israele, i sacerdoti e i Leviti. 3 Fu fatto un censimento dei Leviti dall’età di trent’anni in su; e, contati testa per testa, uomo per uomo, il loro numero risultò di trentottomila. 4 E Davide disse: "Ventiquattromila di questi siano addetti a dirigere l’opera della casa dell’Eterno; seimila siano magistrati e giudici; 5 quattromila siano portinai e quattromila celebrino l’Eterno con gli strumenti che io ho fatto per celebrarlo". 6 Davide li divise in classi, secondo i figli di Levi: Gherson, Cheat e Merari. 7 Dei Ghersoniti: Laedan e Simei. 8 Figli di Laedan: il capo Iechiel, Zetam, Ioel; tre. 9 Figli di Simei: Selomit, Aziel, Aran; tre. Questi sono i capi delle famiglie patriarcali di Laedan. 10 Figli di Simei: Iaat, Zina, Ieus e Beria. Questi sono i quattro figli di Simei. 11 Iaat era il capo; Zina, il secondo; Ieus e Beria non ebbero molti figli e, nel censimento, formarono una sola casa patriarcale. 12 Figli di Cheat: Amram, Isear, Ebron, Uzziel; quattro. 13 Figli di Amram: Aaronne e Mosè. Aaronne fu appartato per essere consacrato come santissimo, egli con i suoi figli, per sempre, per offrire i profumi davanti all’Eterno, per servirlo e per pronunciare per sempre la benedizione nel suo nome. 14 Quanto a Mosè, l’uomo di Dio, i suoi figli furono contati nella tribù di Levi. 15 Figli di Mosè: Ghersom ed Eliezer. 16 Figli di Ghersom: Sebuel, il capo. 17 Figli di Eliezer: Reabia, il capo. Eliezer non ebbe altri figli; ma i figli di Reabia furono numerosissimi. 18 Figli di Isear: Selomit, il capo. 19 Figli di Ebron: Ieriia, il capo; Amaria, il secondo; Iaaziel, il terzo, e Iecameam, il quarto. 20 Figli di Uzziel: Mica, il capo, e Isia, il secondo. 21 Figli di Merari: Mali e Musi. Figli di Mali: Eleazar e Chis; 22 Eleazar morì e non ebbe figli, ma soltanto delle figlie; le sposarono i figli di Chis, loro parenti. 23 Figli di Musi: Mali, Eder e Ieremot; tre. 24 Questi sono i figli di Levi secondo le loro case patriarcali, i capifamiglia secondo il censimento, fatto contando i nomi, uno per uno. Essi erano addetti a fare il servizio della casa dell’Eterno, dall’età di vent’anni in su, 25 poiché Davide aveva detto: "L’Eterno, l’Iddio d’Israele, ha dato riposo al suo popolo, ed esso è venuto a stabilirsi a Gerusalemme per sempre; 26 e anche i Leviti non avranno più bisogno di portare il tabernacolo e tutti gli utensili per il suo servizio". 27 Fu secondo le ultime disposizioni di Davide che il censimento dei figli di Levi si fece dai vent’anni in su. 28 Posti presso i figli di Aaronne per il servizio della casa dell’Eterno, essi avevano l’incarico dei cortili, delle camere, della purificazione di tutte le cose sacre, dell’opera relativa al servizio della casa di Dio, 29 dei pani della presentazione, del fior di farina per le offerte, delle focacce non lievitate, delle cose da cuocere sulla piastra, di quelle da friggere, e di tutte le misure di capacità e di lunghezza. 30 Dovevano presentarsi ogni mattina e ogni sera per lodare e celebrare l’Eterno, 31 e per offrire sempre davanti all’Eterno tutti gli olocausti, secondo il numero prescritto loro dalla legge, per i sabati, pei noviluni e per le feste solenni; 32 e dovevano prendersi cura della tenda di convegno, del santuario, e stare agli ordini dei figli di Aaronne loro fratelli, per il servizio della casa dell’Eterno.