Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Reis 20

MRI2012

1 Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi. 2 Kaj li sendis senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon, 3 kaj dirigis al li: Tiele diras Ben-Hadad: Via arĝento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj. 4 Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Konforme al via diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi havas. 5 La senditoj venis denove, kaj diris: Tiele diras Ben-Hadad: Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi, 6 tial morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu. 7 Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris: Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li. 8 Kaj ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne konsentu. 9 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al mia sinjoro la reĝo: Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn. 10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi. 11 Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas. 12 Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo. 13 Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 14 Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi. 15 Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil. 16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin. 17 Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante: Viroj eliris el Samario. 18 Tiam li diris: Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn. 19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili. 20 Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj. 21 Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon. 22 Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.

23 Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin. 24 Faru jenon: forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn; 25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel. 26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj. 27 Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon. 28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 29 Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago. 30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo. 31 Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo. 32 Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato. 33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro. 34 Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati. 36 Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin. 37 Li trovis alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado. 38 Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn. 39 Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, vi devos pese pagi kikaron da arĝento. 40 Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li: Tio estas via verdikto, vi mem decidis. 41 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin, ke li estas el la profetoj. 42 Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon. 43 Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.

He Pakanga ki Hīria

1 , ka huihuia tāna ope katoa e Pēneharara kīngi o Hīria; e toru tekau rua ngā kīngi ōna hoa, me ngā hōiho, me ngā hāriata; , haere ana ia, ā, whakapaea ana a Hamaria, tauria ana e ia. 2 , ka tonoa ētahi karere e ia ki a Āhapa kīngi o Īharaira, ki te , ā, ka mea ki a ia, "Ko te kupu tēnei a Pēneharara: 3 Ko tāu hiriwa, ko tāu kōura, nāku ēnā; me āu wāhine, me āu tamariki, ngā mea papai, nāku ēnā."

4 , ka whakahoki te kīngi o Īharaira, ka mea, "Rite tonu ki tāu i mea , e tōku ariki, e te kīngi; nāu ahau me āku mea katoa."

5 , ka hoki ngā karere, ka mea, "Ko te kupu tēnei a Pēneharara, e ana: I tono tāngata anō ahau ki a koe hei mea atu, Me hōmai e koe tāu hiriwa, tāu kōura, āu wāhine, me āu tamariki.6 , kia pēnei āpōpō ka tonoa atu e ahau āku tāngata ki a koe, ki te rapu i roto i tōu whare, i ngā whare anō o āu tāngata. , ko ngā mea katoa e minaminatia ana e ōu kanohi, tērā e tangohia mai i ō rātou ringa, ka maua mai."

7 Kātahi te kīngi o Īharaira ka karanga ki ngā kaumātua katoa o te whenua, ā, ka mea, "Kia āta whakaaro koutou, kia kite kei te rapu tēnei tangata i te kino; i tono tāngata mai hoki ia ki ahau āku wāhine, āku tamariki, tāku hiriwa, ā, tāku kōura; ā, kīhai i kaiponuhia e ahau ki a ia."

8 , ka mea ngā kaumātua katoa, rātou ko te iwi katoa ki a ia, "Kaua e whakarongo, kaua e whakaae."

9 Kātahi ia ka mea ki ngā karere a Pēneharara, "Mea atu ki tōku ariki, ki te kīngi, Ko ngā mea katoa i tono mai ai koe ki tāu pononga i te tuatahi, ka meatia e ahau; ko tēnei mea ia e kore e taea e ahau te mea." , haere ana ngā karere ki te whakahoki i te kupu.

10 , ka tono tāngata anō a Pēneharara, ka mea: "Kia meatia mai tēnei e ngā atua ki ahau, me ērā atu mea, ki te rato i te puehu o Hamaria ngā ringa o te hunga katoa e whai ana i ahau."

11 , ka whakahoki te kīngi o Īharaira, ka mea, "atu ki a ia: Kaua te tangata e whītiki ana i tōna pukupuku, e whakamanamana, e pērā me te tangata e wewete ana."

12 I te rongonga o Pēneharara i tēnei kupu, i a ia e inu ana, rātou ko ngā kīngi i roto i ngā tēneti, ka mea ia ki āna tāngata: "Whakatikaia ā koutou ngohi!" , whakatikaia ana ā rātou ngohi hei whawhai ki te .

Ka Whakawātia e tētahi Poropiti a Āhapa

13 , ka whakatata mai tētahi poropiti ki a Āhapa kīngi o Īharaira, ka mea, "Ko Ihowā kupu tēnei, Ka kite koe i tēnei ope nui katoa? Nanā, ka hoatu rātou e ahau āianei ki tōu ringa, ā, ka mōhio koe ko Ihowā ahau."

14 Ā, ka mea a Āhapa, "wai?"

Anō ko tērā, "Ko Ihowā kupu tēnei: ngā taitama o ngā rangatira o ngā kāwanatanga."

Ā, ka mea ia, "wai e tīmata te whawhai?"

Ā, ka mea tērā, "Māu."

15 , ka whakaemia e ia ngā taitama a ngā rangatira o ngā kāwanatanga, e rua rau e toru tekau rua rātou. I muri i a rātou i whakaemia anō e ia te iwi katoa, arā ngā tama katoa a Īharaira, e whitu mano.

16 , puta ana rātou i te poutūmārōtanga. Ko Pēneharara ia i te inu i roto i ngā tēneti, ā, haurangi iho, a ia me ngā kīngi, arā ko ngā kīngi e toru tekau rua, ōna whakauru. 17 , ka puta tuatahi ko ngā taitama a ngā rangatira o ngā kāwanatanga.

, ka tono tāngata a Pēneharara; ā, ka kōrero rātou ki a ia, ka mea, "He tāngata ēnei kua puta mai i Hamaria."

18 Anō ko tērā, "Ki te mea he hohou rongo i puta mai ai rātou, hopukia oratia; ki te mea anō he whawhai i puta mai ai, hopukia oratia."

19 Heoi, puta ana ēnei ki waho o te , ngā taitamariki o ngā kāwanatanga, me te ope i muri i a rātou. 20 , patua ana e rātou tāna tangata, tāna tangata; ā, rere ana ngā Hīriani, whāia ana e Īharaira; ko Pēneharara ia kīngi o Hīria, i mawhiti i runga i te hōiho, rātou ko ngā kaieke hōiho. 21 , ka puta te kīngi o Īharaira, ā, patua iho ngā hōiho me ngā hāriata; heoi patua ana ngā Hīriani, nui atu te parekura.

22 , ka haere te poropiti ki te kīngi o Īharaira, ā, ka mea ki a ia, "Haere ki te whakakaha i a koe; kia mōhio hoki, kia mahara ki tāu e mea ai; ka taka hoki te tau, ka whakaekea koe e te kīngi o Hīria."

Te Huaki Tuarua o ngā Hīriani

23 , ka mea ngā tāngata a te kīngi o Hīria ki a ia, "He atua maunga ō rātou atua; koia rātou i kaha ai i a tātou; kia whawhai ia tātou ki a rātou i te mānia, ka kaha tātou i a rātou. 24 , ko tēnei tāu e mea ai: whakawāteatia atu ngā kīngi, tēnei, tēnei i tōna wāhi; ā, whakaritea ētahi rangatira hei whakakapi rātou. 25 , taua tētahi ope, kia rite ki tēnei āu kua hinga nei, he hōiho, he hōiho, he hāriata, he hāriata, ā, ka whawhai tātou ki a rātou ki te mānia; tērā tātou e kaha i a rātou." , rongo tonu ia ki rātou reo, ā, pērātia ana e ia.

26 , i te takanga o te tau, ka whakaemia e Pēneharara ngā Hīriani, ā, haere ana ki Apeke ki te whawhai ki a Īharaira. 27 , ka taua anō ngā tama a Īharaira, ā, ka whai kai, ā, ka haere ki te i a rātou. Ā, noho ana ngā tama a Īharaira i rātou ritenga atu, koia anō kei ngā kāhui iti e rua o ngā kūao koati; ko ngā Hīriani ia, kapi ana te whenua i a rātou.

28 , ka haere te tangata a te Atua, ā, ka kōrero ki te kīngi o Īharaira, ka mea, "Ko te kupu tēnei a Ihowā: Kua mea nei ngā Hīriani, He atua maunga a Ihowā, ehara ia i te atua raorao,, ka hoatu e ahau tēnei ope nui katoa ki tōu ringa, ā, ka mōhio koutou ko Ihowā ahau."

29 , noho ana rātou, tētahi, tētahi, anga atu, anga mai, e whitu ngā ; ā, i te whitu o ngā ka pipiri ki te whawhai. , patua iho o ngā Hīriani e ngā tama a Īharaira kotahi rau mano i taua kotahi. 30 Ko ngā mōrehu ia i rere ki Apeke, ki roto ki te ; ā, horo iho ana te taiepa ki runga ki ngā mano e rua tekau whitu o ngā mōrehu; ko Pēneharara ia i rere, ā, haere ana ki roto ki te ki tētahi rūma i roto rawa.

31 , ka mea āna tāngata ki a ia, "Nanā, kua rongo mātou he kīngi tohu tāngata ngā kīngi o te whare o Īharaira; tēnā, kia makā iho e mātou he kākahu taratara ki ō mātou hope, me ētahi taura ki ō mātou mātenga, ā, kia haere atu ki te kīngi o Īharaira; tērā pea koe e whakaorangia e ia."

32 Heoi, whītikiria ana e rātou he kākahu taratara ki ō rātou hope, he taura hoki ki ō rātou mātenga; ā, ka haere ki te kīngi o Īharaira, ka mea: "E mea ana tāu pononga a Pēneharara: Tēnā , kia ora ahau."

Ā, ka mea tērā, "Kei te ora anō rānei ia? Ko tōku tuakana ia."

33 , i āta whakarongo aua tāngata ki tāna, ā, hohoro tonu te hopu i tōna whakaaro, ā, ka mea, "Ko tōu tuakana , a Pēneharara."

Anō ko ia, "Haere koutou, tīkina atu ia." Heoi, ka puta mai a Pēneharara ki a ia, ā, ka mea tērā kia eke ia ki te hāriata.

34 , ka mea a Pēneharara ki a ia, "Ko ngā i tangohia e tōku pāpā i tōu pāpā me whakahoki atu e ahau; ā, māu e hanga ētahi huanui māu ki Ramahiku kia rite ki a tōku pāpā i hanga ai ki Hamaria."

Anō ko Āhapa, "Me tuku koe e ahau i runga i tēnei kawenata." , whakaritea ana he kawenata e rāua, ā, tukua ana ia.

Ka Whakawātia e tētahi Poropiti a Āhapa

35 , ka mea tētahi tangata o ngā tama a ngā poropiti ki tōna hoa, he mea ki Ihowā, "Tēnā, patua ahau." Heoi, kīhai taua tangata i pai ki te patu i a ia.

36 Kātahi ka mea tērā ki a ia, "I te mea kīhai koe i whakarongo ki te reo o Ihowā, , mawehe atu ana koe i konei, ka patua koe e te raiona." Ā, te haerenga atu i tōna taha, ka tūtaki tētahi raiona ki a ia, patua iho.

37 Kātahi ka tūtaki ia ki tētahi atu tangata, ā, ka mea, "Tēnā, patua ahau." , ka patu taua tangata i a ia, he patu i motu ai. 38 Heoi, haere ana taua poropiti, ā, ana i te ara, he whanga i te kīngi; i whakaahua hoki i a ia, ko tōna tīpare ki tōna mata. 39 Ā, i te kīngi e haere ana, ka karanga ia ki te kīngi, ka mea, "I haere tāu pononga ki waenganui o te whawhai; , ko te pekanga mai o tētahi tangata, kawea mai ana e ia tētahi tangata ki ahau, ka mea, Tiakina tēnei tangata; ki te mea ka riro ia, ko koe ka mate hei ritenga tōna matenga; me utu rānei e koe kia kotahi taranata hiriwa.40 Ā, i tāu pononga e mea noa ana i tēnei mea, i tērā mea, kua riro tērā."

, ka mea te kīngi o Īharaira ki a ia, "Me pēnā te tikanga mōu; kua tika mai i a koe."

41 , hohoro tonu te tango a tērā i te tīpare i ōna kanohi, ā, ka mōhio te kīngi o Īharaira ki a ia ko tētahi o ngā poropiti. 42 , ka mea tērā ki a ia, "Ko te kupu tēnei a Ihowā: Kua tukua atu nei i roto i tōu ringa tāku tangata i tukua pūtia atu nei e ahau ki te mate; , ko tōu matenga hei ritenga tōna matenga, me tōu iwi hei utu tōna iwi." 43 , pōuri ana, riri ana, te kīngi o Īharaira, ā, haere ana ki tōna whare; tae tonu atu ki Hamaria.

Veja também