Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Reis 18

MRI2012

1 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante: Iru, montru vin al Aĥab, kaj Mi donos pluvon sur la teron. 2 Kaj Elija iris, por montri sin al Aĥab. La malsato estis forta en Samario. 3 Aĥab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima; 4 kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.) 5 Kaj Aĥab diris al Obadja: Iru tra la lando al ĉiuj akvaj fontoj kaj al ĉiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj kaj muloj kaj ne ekstermiĝu al ni ĉiuj brutoj. 6 Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi ĝin: Aĥab iris aparte laŭ unu direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto. 7 Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ĉu tio estas vi, mia sinjoro Elija? 8 Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie. 9 Kaj li diris: Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Aĥab, por ke li mortigu min? 10 Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por serĉi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li ĵurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin. 11 Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie. 12 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Aĥab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco. 13 Ĉu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kaŝis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo? 14 Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie! li ja mortigos min. 15 Tiam Elija diris: Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, hodiaŭ mi montros min al li. 16 Kaj Obadja iris renkonte al Aĥab kaj diris al li. Tiam Aĥab iris renkonte al Elija. 17 Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan, Aĥab diris al li: Ĉu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon? 18 Sed li respondis: Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn. 19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel. 20 Kaj Aĥab sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel. 21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj. 23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos. 24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris: Bone. 25 Kaj Elija diris al la profetoj de Baal: Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe, ĉar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu. 26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo, dirante: Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris. 27 Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris: Kriu per laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, eble li foriris, eble li vojaĝas; eble li dormas, li do vekiĝos. 28 Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili. 29 Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento. 30 Tiam Elija diris al la tuta popolo: Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. 31 Kaj Elija prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo estu Izrael. 32 Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj. 33 Kaj li aranĝis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon. 34 Kaj li diris: Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris: Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris: Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon. 35 Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo. 36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion. 37 Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. 40 Tiam Elija diris al ili: Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie. 41 Kaj Elija diris al Aĥab: Iru, manĝu kaj trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo. 42 Kaj Aĥab iris, por manĝi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj kliniĝis al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn. 43 Kaj li diris al sia junulo: Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris: Estas nenio. Kaj li diris: Iru denove, sep fojojn. 44 En la sepa fojo tiu diris: Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, leviĝas de la maro. Tiam li diris: Iru, diru al Aĥab: Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo. 45 Dume de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel. 46 Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaŭ Aĥab ĝis Jizreel.

Ko Irāia me ngā Poropiti o Paara

1 Ā, ka maha ngā , ka puta mai te kupu a Ihowā ki a Irāia i te toru o ngā tau; i mea ia, "Haere, whakakitea atu koe ki a Āhapa; ā, māku e hoatu he ua ki te whenua." 2 , haere ana a Irāia ki te whakakite i a ia ki a Āhapa.

Nui atu hoki te matekai o Hamaria. 3 , ka karanga a Āhapa ki a Opāria, kaitohutohu o tōna whare. (, he nui te wehi o Opāria ki a Ihowā; 4 ā, i Ietēpere hautopenga atu i ngā poropiti a Ihowā, , ka mau a Opāria ki ngā poropiti kotahi rau, ā, hunā ana e ia, takirima tekau ngā tāngata ki te ana kotahi, ā, whāngainga ana rātou e ia ki te taro, ki te wai.)

5 , ka mea a Āhapa ki a Opāria, "Haere puta noa i te whenua ki ngā puna wai katoa; ki ngā awa katoa; tērā pea ka kitea e tātou tētahi tarutaru e ora ai ngā hōiho me ngā muera; kei poto katoa ā tātou kararehe." 6 Heoi, ka wehea e rāua te whenua hei haerenga rāua; haere ana a Āhapa, tōna kotahi i tētahi ara, haere ana a Opāria, tōna kotahi i tētahi ara.

7 Ā, i a Opāria i te ara, , ko Irāia kua tūtaki ki a ia; ā, ka mōhio ia ki tērā, ka tāpapa, ka mea, "Ko koe rānei tēnā, e tōku Ariki, e Irāia?"

8 Anō ko ia ki a ia, "Ko ahau ; haere, kōrero atu ki tōu ariki, Ko Irāia tēnei."

9 , ka mea tērā, "He aha tōku hara i hoatu ai tāu pononga ki te ringa o Āhapa kia whakamatea? 10 E ora ana a Ihowā, tōu Atua, kāhore he iwi, he kīngitanga, i kore nei tōku ariki e tono tāngata ki reira ki te rapu i a koe; ā, i rātou meatanga mai, Kāhore nei,whakaoatitia iho e ia taua kīngitanga, taua iwi rānei, me kāhore rātou i kite i a koe. 11 , kua mea koe ināianei, Haere, kōrero atu ki tōu ariki, Ko Irāia tēnei.

12 ", ākuanei, kei tōku mawehenga atu i a koe, ka kāhakina atu koe e te Wairua o Ihowā ki te wāhi e kore ai ahau e mōhio; ā, i tōku taenga atu ki te whakaatu ki a Āhapa, ā, ka kore ia e kite i a koe, kātahi ahau ka patua e ia; heoi e wehi ana tāu pononga i a Ihowā, tōku tamarikitanga ake. 13 Kāhore ianei i kōrerotia ki tōku ariki tāku i mea ai i Ietēpere patunga i ngā poropiti a Ihowā, tāku hunanga i ngā poropiti kotahi rau a Ihowā, takirima tekau ngā tāngata ki roto i te ana kotahi, ā, whāngainga ana e ahau ki te taro, ki te wai? 14 Ā, ka mea mai koe ināianei, Haere, kōrero atu ki tōu ariki, "Ko Irāia tēnei." Ka patua hoki ahau e ia."

15 Anō ko Irāia ki a ia, "E ora ana a Ihowā o ngā mano e nei ahau i tōna aroaro, ko ā tēnei ahau puta ai ki a ia."

16 Heoi, haere ana a Opāria ki te whakatau i a Āhapa, ā, kōrerotia ana ki a ia. , haere ana a Āhapa ki te whakatau i a Irāia. 17 Ā, te kitenga o Āhapa i a Irāia, , ka mea a Āhapa ki a ia, "Ko koe tēnei, e te kaiwhakararuraru o Īharaira?"

18 Anō ko ia, "Kāhore i whakararurarutia e ahau a Īharaira; engari koe me te whare o tōu pāpā i koutou whakarerenga nei i ngā whakahau a Ihowā, i a koe ka whai nei i ngā Paara. 19 , tīkina āianei, huihuia mai a Īharaira katoa ki ahau ki Maunga Karamere, me ngā poropiti e whā rau e rima tekau a Paara, me ngā poropiti e whā rau o te Āhera, e kai ki te tēpu a Ietēpere."

20 Heoi, tono tāngata ana a Āhapa puta noa i ngā tama katoa a Īharaira, ā, whakaminea ana aua poropiti ki Maunga Karamere. 21 , ka whakatata a Irāia ki te iwi katoa, ka mea, "Kia pēhea te roa o koutou tāhurihuri ki ngā tikanga e rua? Ki te mea ko Ihowā te Atua, me whai ki a ia; ki te mea ia ko Paara, me whai ki a ia."

, kāhore he kupu i whakahokia e te iwi ki a ia.

22 Kātahi ka mea a Irāia ki te iwi, "Ko ahau anake kua mahue nei o ngā poropiti a Ihowā; e whā rau ia e rima tekau tāngata ngā poropiti a Paara.

23 ", me hōmai e rātou ētahi pūru mātou, kia rua, rātou e whiriwhiri tētahi pūru rātou, ka tapatapahi ai, ka whakaeke ai ki runga ki ngā wahie, kaua hoki he ahi e meatia atu. Māku hoki e taka tētahi pūru, e whakatakoto ki runga ki ngā wahie; e kore hoki e meatia atu he ahi. 24 Ā, koutou e karanga ki te ingoa o koutou atua; māku hoki e karanga ki te ingoa o Ihowā. , ko te Atua e utua ai te karanga ki te ahi, ko ia hei Atua."

, ka whakahoki te iwi katoa, ka mea, "Ka pai tēnā kupu."

25 , ka mea a Irāia ki ngā poropiti a Paara, "Whiriwhiria tētahi pūru koutou, takā; ko koutou ki mua, he tokomaha hoki koutou; ka karanga ai ki te ingoa o koutou atua; kaua hoki he ahi e meatia atu."

26 , ka tango rātou i te pūru i hoatu ki a rātou, ā, mahia ana e rātou. , ka karanga ki te ingoa o Paara o te ata iho anō ā taea noatia te poutūmārōtanga; i mea ai, "E Paara utua mai mātou karanga." Otiia kāhore he kupu, kīhai hoki i utua e tētahi.

Ā, tūpekepeke ana rātou i te āta i hangā nei. 27 Ā, i te poutūmārōtanga, ka tāwai a Irāia ki a rātou, ka mea, "Karanga, kia nui te reo; he atua hoki ia; kei te pūrākau pea ia, kei tahaki rānei, kei te ara rānei, tēnā rānei kei te moe, ā, me whakaara."

28 , nui atu rātou reo ki te karanga, ka haehae i a rātou ki te māripi, ki te oka, ko rātou tikanga hoki ia, ā, tārere noa ngā toto ki runga ki a rātou. 29 Heoi, kua tāwharara te , , ka poropiti rātou ā tae noa ki te whakaekenga o te ahiahi whakahere; otiia kāhore he reo, kīhai i utua te karanga, kāhore tētahi hei whakarongo.

30 , ka mea a Irāia ki te iwi katoa, "Neke mai ki ahau." , neke ana te iwi katoa ki a ia, , ka whakatikaia e ia te āta a Ihowā i turakina. 31 I mau hoki a Irāia ki ngā kōhatu kotahi tekau rua; rite tonu te maha ki ngā iwi o ngā tama a Hākopa, ki a ia nei te kupu a Ihowā, i nei, "Ko Īharaira hei ingoa mōu." 32 , hangā ana e ia aua kōhatu hei āta te ingoa o Ihowā; ā, keria ana he awa ki te taha o te āta ā taka noa, kia rua ngā mēhua purapura ka . 33 , whakapaia ana e ia ngā wahie, ā, tapatapahia ana te pūru, whakatakotoria ana ki runga ki ngā wahie. Ā, ka mea ia, "Whakakīia ētahi oko, kia whā, ki te wai, ka riringi ki runga ki te tahunga tinana, ki ngā wahie."

34 I mea anō ia, "Tēnā anō." , meatia anō e rātou.

I mea hoki ia, "Tuatorutia." , ka tuatorutia e rātou. 35 , ka rere te wai i ngā taha o te āta tawhio noa; whakakīia ana hoki e ia te waikeri ki te wai.

36 , i te whakaekenga o te ahiahi whakahere, ka whakatata a Irāia poropiti, ā, ka mea: "E Ihowā, e te Atua o Āperahama, o Īhaka, o Īharaira, kia mōhiotia i tēnei ko koe te Atua i roto i a Īharaira, ko ahau tāu pononga, ā, nāu te kupu i mea ai ahau ēnei mea katoa. 37 Whakarongo mai ki ahau, e Ihowā, whakarongo mai ki ahau, kia mōhio ai tēnei iwi ko te Atua koe, e Ihowā, nāu anō i whakahoki ō rātou ngākau ki muri nei."

38 , ko te tino takanga iho o te ahi a Ihowā, pau ake te tahunga tinana, me ngā wahie, me ngā kōhatu, me te puehu, mitikia ake ana anō hoki te wai i roto i te waikeri.

39 Ā, te kitenga o te iwi katoa, tāpapa ana, me te ake anō, "Ko Ihowā, ko ia te Atua; ko Ihowā, ko ia te Atua."

40 Kātahi ka mea a Irāia ki a rātou, "Hopukia ngā poropiti a Paara; kei mawhiti tētahi o rātou." , hopukia ana e rātou, ā, kawea ana e Irāia ki raro, ki te awa, ki Kihona, patua iho ki reira.

Te Mutunga o te Taurakitanga

41 , ka mea a Irāia ki a Āhapa, "Haere ki runga, ki te kai, ki te inu; he haruru ua hoki te rarā mai nei." 42 Heoi, haere ana a Āhapa ki te kai, ki te inu. Ko Irāia ia i piki ki te tihi o Karamere; ā, tāpapa ana ia ki te whenua, ko tōna mata i roto i ōna turi.

43 , ka mea ia ki tāna tangata, "Tēnā, piki atu ināianei, tirohia te ritenga atu o te moana."

, piki ana ia, titiro ana, ā, ka mea, "Kāhore kau he mea."

, ka mea anō tērā, "Hoki atu anō, kia whitu ngā hokinga."

44 Ā, i te whitu ka mea ia, "Nanā, he kapua nohinohi tērā te haere ake i roto i te moana; kei te kapu o te ringa tangata te rite."

, ka mea tērā, "Haere, mea atu ki a Āhapa, Whakanohoia tōu hāriata, ka haere ki raro; kei āraia koe e te ua."

45 , mea rawa ake kua pōuri te rangi i te kapua, i te hau, nui atu hoki te ua. , rere ana tērā a Āhapa i runga i te hāriata, ā, haere ana ki Ietereere. 46 Ā, i runga i a Irāia te ringa o Ihowā; , whītikiria ana e ia tōna hope, ā, rere ana i mua i a Āhapa ā tae noa ki Ietereere.

Veja também