Pular para o conteúdo
Publicidade

2 Reis 4

MRI2012

1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si. 2 Kaj Eliŝa diris al ŝi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis: Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo. 3 Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte. 4 Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin. 5 Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis. 6 Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo: Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi: Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis. 7 Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.

8 Unu tagon Eliŝa venis Ŝunemon; tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Kaj ĉiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por manĝi. 9 Kaj ŝi diris al sia edzo: Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni; 10 ni faru malgrandan supran ĉambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon, kaj ĉiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru. 11 Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran ĉambreton kaj kuŝiĝis tie. 12 Kaj li diris al sia junulo Geĥazi: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj tiu vokis ŝin, kaj ŝi aperis antaŭ li. 13 Kaj li diris al li: Diru al ŝi: Jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi? ĉu vi bezonas ion diri al la reĝo al la militestro? Sed ŝi respondis: Mi loĝas ja meze de mia popolo. 14 Kaj li diris: Kion do ni povas fari por ŝi? Tiam Geĥazi diris: Ho, ŝi ne havas filon, kaj ŝia edzo estas maljuna. 15 Kaj li diris: Alvoku ŝin. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi stariĝis ĉe la pordo. 16 Kaj li diris: Post unu jaro en ĉi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj ŝi diris: Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino. 17 Sed la virino gravediĝis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al ŝi Eliŝa. 18 La infano fariĝis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj. 19 Kaj li diris al sia patro: Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia junulo: Portu lin al lia patrino. 20 Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur ŝiaj genuoj ĝis tagmezo, kaj mortis. 21 Tiam ŝi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj ŝlosis post li kaj eliris. 22 Kaj ŝi vokis sian edzon, kaj diris: Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos. 23 Li diris: Por kio vi iras al li? hodiaŭ estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed ŝi diris: Estu trankvila. 24 Kaj ŝi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo: Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, ĝis mi diros al vi. 25 Kaj ŝi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi: Jen estas tiu Ŝunemanino; 26 kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi: Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Ŝi diris: Ni fartas bone. 27 Kaj ŝi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Geĥazi aliris, por forpuŝi ŝin; sed la homo de Dio diris: Lasu ŝin, ĉar ŝia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kaŝis antaŭ mi kaj ne sciigis al mi. 28 Kaj ŝi diris: Ĉu mi petis filon de mia sinjoro? ĉu mi ne diris: Ne trompu min? 29 Kaj li diris al Geĥazi: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizaĝon de la knabo. 30 Sed la patrino de la knabo diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li leviĝis, kaj iris post ŝi. 31 Geĥazi iris antaŭ ili, kaj li metis la bastonon sur la vizaĝon de la knabo; sed ne aperis voĉo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekiĝis. 32 Tiam Eliŝa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kuŝigita sur lia lito. 33 Kaj li eniris kaj ŝlosis la pordon post ili ambaŭ, kaj ekpreĝis al la Eternulo. 34 Kaj li iris kaj kuŝiĝis sur la infano, kaj almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmiĝis. 35 Kaj li releviĝis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn. 36 Tiam li vokis Geĥazin, kaj diris: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis al li, kaj li diris: Prenu vian filon. 37 Kaj ŝi venis kaj ĵetis sin al liaj piedoj kaj adorkliniĝis ĝis la tero; kaj ŝi prenis sian filon kaj eliris.

38 Eliŝa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaŭ li. Kaj li diris al sia junulo: Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj. 39 Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdaĵon; kaj li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj tranĉis ilin en la kaldronon kun la supo, ĉar ili ne sciis, kio tio estas. 40 Kaj ili elverŝis al la homoj, por manĝi. Sed kiam tiuj ekmanĝis el la supo, ili ekkriis kaj diris: Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis manĝi. 41 Tiam li diris: Alportu farunon. Kaj li enŝutis en la kaldronon, kaj diris: Verŝu al la homoj, ke ili manĝu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.

42 Venis homo el Baal-Ŝaliŝa, kaj alportis al la homo de Dio unuaaĵon de pano: dudek hordeajn panojn kaj freŝajn grajnojn en sia saketo. Kaj ĉi tiu diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu. 43 Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu; ĉar tiele diras la Eternulo: Oni manĝos, kaj ankoraŭ iom restos. 44 Kaj li donis al ili, kaj ili manĝis, kaj iom ankoraŭ restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

Ko Eriha me te Hinu o te Pouaru

1 , i tangi tētahi o ngā wāhine a ngā tama a ngā poropiti ki a Eriha, i mea, "Kua mate tāu pononga, tāku tahu; ā, e mōhio ana koe i wehi tāu pononga i a Ihowā. , kua tae mai te kaiwhakatārewa moni ki te tango i āku tama tokorua hei pononga māna."

2 , ka mea a Eriha ki a ia, "Ko te aha kia meatia e ahau māu? Whakaaturia mai; he aha tāu i roto i te whare?"

Anō ko tērā, "Kāhore he mea a tāu pononga i roto i te whare, heoti rawa he pāta hinu."

3 Kātahi ia ka mea, "Haere, tonoa ētahi oko māu i waho, i ōu hoa tata katoa, hei ngā oko tahanga; kei torutoru. 4 Ā, ka haere koe ki roto, ka tūtaki i te tatau ki a koutou ko āu tama, ā, ka riringi ki aua oko katoa; ā, me waiho ake i rahaki te mea kua ."

5 , haere ana ia, ā, tūtakina ana te tatau ki a rātou ko āna tama; ā, kawea ana mai ngā oko ki a ia, ā, ko ia hei riringi ki roto. 6 Ā, ka ngā oko, ka mea atu ia ki tāna tama, "Mauria mai anō he oko ki ahau."

Ā, ka mea tērā ki a ia, "Kāhore atu he oko." , mutu ake te hinu.

7 Kātahi ia ka haere, ka kōrero ki te tangata a te Atua. Anō ko tērā, "Haere, hokona taua hinu, ka utu i tāu moni tārewa, ā, ko te toenga hei oranga koutou ko āu tama."

Ka Whakaarahia e Eriha te Tama o te Huneme

8 , i tētahi ka haere a Eriha ki Huneme, i reira hoki tētahi wahine nui; ā, tohea ana e tērā kia kai taro ia. reira, i ōna haerenga katoa atu reira, peka ai ia ki reira ki te kai taro.

9 , ka mea tērā ki tāna tahu, "Nanā, e mōhio ana ahau he tangata tapu te Atua tēnei e kōpikopiko nei tāua wāhi. 10 Me hanga e tātou tētahi rūma nohinohi ki runga i te taiepa; ā, me whakapai he moenga mōna ki reira, he tēpu, he nohoanga, he tūranga rama; tōna haere mai ki a tātou, , ka peka ki reira."

11 , i tētahi ka tae mai ia ki reira, ā, peka ana ki taua rūma, takoto ana ki reira. 12 , ka mea ia ki tāna tangata, ki a Kehati, "Karangatia te Hunami nei." , karangatia ana e ia, ā, ana tērā ki tōna aroaro. 13 , ka mea ia ki te tangata, "Mea atu ki a ia, Nanā, nāu katoa ēnei whakaaro i whakaaro mai ki a māua; ko te aha kia meatia māu? E mea ana rānei koe kia kōrerotia koe ki te kīngi, ki te rangatira ope rānei?"

Anō ko tērā, "Kei waenganui nei ahau i tōku iwi e noho ana."

14 , ka mea ia, "Ko te aha kia meatia māna?"

Anō ko Kehati, "Hore rawa āna tama, he koroheke anō hoki tāna tahu."

15 , ka mea ake ia, "Karangatia ia." , karangatia ana ia e ia, ā, ana tērā i te kūwaha. 16 , ka mea ia, "Kei tēnei , kia taka mai anō te , ka awhi koe i te tama."

Anō ko tērā, "Kaua, e tōku ariki, e te tangata a te Atua, kaua e teka ki tāu pononga wahine."

17 Ā, ka hapū te wahine , ā, ka whānau he tama i taua , i te takanga mai anō, i Eriha i kōrero ai ki a ia.

18 Ā, ka kaumātua te tamaiti, i tētahi ka haere ia ki tōna pāpā ki ngā kaikotikoti. 19 , ka mea ia ki tōna pāpā, "Tōku mātenga, tōku mātenga!"

, ka mea tērā ki tētahi taitama, "Kawea ki tōna whaea." 20 Ā, tāna mauranga i a ia, ā, ka tae ki tōna whaea, ka noho ia i runga i ōna turi, ā, poutūmārō noa te ; kātahi ka mate. 21 , haere ana ia ki runga, whakatakotoria ana ia ki te moenga o te tangata a te Atua, ā, tūtakina ana tērā e ia ki roto, puta ana ki waho.

22 , ka karanga ia ki tāna tahu, ka mea, "Tēnā, ungā mai tētahi o ngā taitama ki ahau, me tētahi o ngā kāihe, kia rere ai ahau ki te tangata a te Atua, ka hoki mai ai."

23 Anō ko tērā, "He aha koe i haere ai ki a ia ināianei? Ehara nei hoki i te kōwhititanga marama, i te hāpati rānei."

Ka mea ia, "He pai."

24 Kātahi ka whakanohoia e ia te kāihe, ā, ka mea ki tāna tangata, "Ārahina atu, haere tonu; kaua e whakangāwaritia tāu rere mōku, kia mea atu anō ahau ki a koe." 25 , haere ana ia, ā, ka tae ki te tangata a te Atua, ki Maunga Karamere.

Ā, te kitenga atu o te tangata a te Atua i a ia i tawhiti, ka mea ia ki tāna tangata ki a Kehati, "Nanā, ko te Hunami . 26 , rere atu ki te whakatau i a ia. Ka mea ki a ia, Kei te pai rānei koe? Kei te pai tāu tahu? Kei te pai rānei te tamaiti?"

Anō ko ia, "Kei te pai."

27 Ā, tōna taenga ki te tangata a te Atua, ki te puke, hopukia ana e ia ōna waewae. , ka haere a Kehati ki te pana i a ia. Otiia ka mea te tangata a te Atua, "Waiho , e mamae ana hoki tōna ngākau; i hunā hoki tēnei e Ihowā i ahau, kīhai i whakaaturia ki ahau."

28 Kātahi ka mea tērā, "I tonoa rānei e ahau tētahi tama i tōku ariki? Kīhai ianei ahau i mea, Kaua ahau e tinihangatia?"

29 Kātahi ia ka mea ki a Kehati, "Whītikiria tōu hope, maua atu hoki tāku tokotoko i tōu ringa, ā, haere. Ki te tūtaki koe ki te tangata, kaua e owha ki a ia; ki te owha tētahi ki a koe, kaua e whakahoki kupu ki a ia; ā, whakatakotoria tāku tokotoko ki te mata o te tamaiti."

30 , ka mea te whaea o te tamaiti, "E ora ana a Ihowā, e ora ana hoki tōu wairua, e kore ahau e whakarere i a koe." , whakatika ana ia, haere ana, i muri i te wahine.

31 , ko Kehati kua pahemo i mua i a rāua, ā, whakatakotoria ana e ia te tokotoko ki te mata o te tamaiti; otiia kāhore he reo, kāhore hoki he ohonga ake. Heoi, hoki ana ia ki te whakatau i a ia, ā, ka kōrero ki a ia, ka mea, "Kīhai i korikori te tamaiti."

32 Ā, te taenga o Eriha ki te whare, , kua mate te tamaiti, e takoto ana i tōna moenga. 33 Heoi, haere ana ia ki roto, tūtakina ana mai te tatau ki ā rāua tokorua, kei te īnoi ki a Ihowā. 34 , piki ana ia ki runga, ā, takoto ana ki runga ki te tamaiti, ā, meatia iho ana tōna māngai ki tērā, ōna kanohi ki runga ki o tērā kanohi, ōna ringa ki runga ki o tērā ringa; , whārōrō ana ia ki runga ki a ia. , kua mahana haere ngā kiko o te tamaiti. 35 Kātahi ia ka hoki iho, ka haere i roto i te whare, kotahi kōpikotanga; ā, ka piki ki runga, ka whārōrō ki runga ki a ia; , kua tihe te tamaiti, e whitu ngā tihetanga, kua titiro ngā kanohi o te tamaiti.

36 Kātahi tērā ka karanga ki a Kehati, ka mea, "Karangatia te Hunami nei. Heoi, karangatia ana e ia." te taenga mai o tērā ki a ia, ka mea ia, "Tangohia tāu tama."

37 Kātahi ka haere mai tērā, ka hinga ki ōna waewae, piko ana ki te whenua. , hāpainga ana e ia tāna tama, puta atu ana.

Ētahi atu Merekara e rua

38 , ka tae anō a Eriha ki Kirikara; ā, he matekai i te whenua; ā, i tōna aroaro ngā tama a ngā poropiti e noho ana; ā, ka mea ia ki tāna tangata, "Whakaekea te kōhua nui, kōhuatia he kai ngā tama a ngā poropiti."

39 , ka haere tētahi ki te pārae ki te kohi pūwhā, ka kite i te hue māori, ka kohia e ia he hue māori, tonu tōna kākahu; haere ana, katokatohia ana ki roto ki te kōhua, ki ngā mea i kōhuatia ; kīhai hoki i mōhiotia e rātou.

40 Heoi, ringihia ana e rātou hei kai ngā tāngata. Heoi, i a rātou e kai ana i te mea i kōhuatia , ka karanga rātou, ka mea, "He mate kei roto i te kōhua, e te tangata a te Atua!" , kīhai i taea te kai.

41 Otiia i mea ia, "Tēnā, kawea mai he parāoa." , makā ana e ia ki roto ki te kōhua; ā, ka mea ia, "Ringihia te hunga nei, kia kai rātou." , kua kore he i roto i te kōhua.

Ka Whāngaia e Eriha ngā Tāngata Kotahi Rau

42 , ka tae mai tētahi tangata o Paara-Hariha, ka mauria mai he taro mātāmua te tangata a te Atua, e rua tekau ngā taro, he mea pārei, me ētahi hua wīti i roto i tāna kōpaki. Ā, ka mea ia, "Hoatu ki te hunga nei, kia kai rātou."

43 Anō ko tāna tuari, "Ha, me hoatu rānei tēnei e ahau ngā tāngata kotahi rau?"

Anō ko ia, "Hoatu te iwi, kia kai rātou; ko Ihowā kupu hoki tēnei, Ka kai rātou, ā, toe ake."

44 Heoi, hoatu ana e ia ki rātou aroaro, ā, kainga ana e rātou, ā, toe ake; i rite tonu ki Ihowā kupu.

Veja também