Pular para o conteúdo
Publicidade

Levítico 25

MRI2012

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo. 3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn; 4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne pritranĉu. 5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu: tio estu jaro de ripozo por la tero. 6 Kaj la produktaĵoj de la sabata tero estu manĝaĵo por vi ĉiuj: por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunloĝanto, kiuj loĝas ĉe vi. 7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.

8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn. 9 Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando. 10 Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. 11 Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj. 12 Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn. 13 En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo. 14 Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian. 15 Laŭ la kalkulo de la jaroj post la jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi. 16 Laŭ la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi. 17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 18 Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere. 19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi manĝados ĝissate, kaj vi loĝos sur ĝi sendanĝere. 20 Kaj se vi diros: Kion ni manĝos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktaĵojn? 21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj ĝi alportos produktaĵojn por tri jaroj. 22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi manĝos la produktaĵojn malnovajn ĝis la naŭa jaro; ĝis venos la rikolto de ĝiaj produktaĵoj, vi manĝos malnovajn. 23 Kaj la tero ne estu vendata por ĉiam; ĉar al Mi apartenas la tero, ĉar vi estas fremduloj kaj pasloĝantoj ĉe Mi. 24 Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.

25 Se via frato malriĉiĝos kaj vendos ion de sia posedaĵo, sed venos reaĉetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reaĉeti la venditaĵon de sia frato. 26 Kaj se iu ne trovos por si reaĉetanton, sed li mem fariĝos sufiĉe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reaĉeti, 27 tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restaĵojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado. 28 Sed se li ne havos sufiĉe, por redoni al li, tiam lia venditaĵo restu en la manoj de la aĉetinto ĝis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro ĝi foriru, kaj li revenu al sia posedado.

29 Kaj se iu vendos loĝeblan domon en urbo, kiun ĉirkaŭas muro, tiam ĝi estas reaĉetebla ĝis la fino de jaro post ĝia vendo; en la daŭro de jaro ĝi estas reaĉetebla. 30 Sed se ĝi ne estos reaĉetita antaŭ la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo ĉirkaŭita de muro, restas por ĉiam ĉe ĝia aĉetinto en liaj generacioj; ĝi ne foriras en jaro jubilea. 31 La domoj en la vilaĝoj ne ĉirkaŭitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reaĉeti, kaj en jubilea jaro ili foriras. 32 Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj ĉiam havas la rajton de reaĉeto. 33 Se iu elaĉetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo la urba posedaĵo foriras en la jubilea jaro; ĉar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedaĵo inter la Izraelidoj. 34 Kaj la kampoj ĉirkaŭ iliaj urboj ne estu vendataj, ĉar tio estas ilia porĉiama posedaĵo.

35 Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi. 36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi. 37 Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu ĝian pligrandigon. 38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

39 Kiam malriĉiĝos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne ŝarĝu lin per laborado sklava; 40 kiel dungito, kiel pasloĝanto li estu ĉe vi; ĝis la jubilea jaro li servu ĉe vi; 41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaŭ liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedaĵo de siaj patroj. 42 Ĉar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn. 43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion. 44 Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; el ili aĉetu sklavon kaj sklavinon. 45 Ankaŭ el la idoj de la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi, el ili vi povas aĉeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas ĉe vi kaj kiuj naskiĝis en via lando; ili povas esti via posedaĵo. 46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porĉiaman posedaĵon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

47 Kaj se fremdulo pasloĝanto ĉe vi estos bonstata, kaj via frato malriĉiĝos antaŭ li kaj vendos sin al la fremdulo pasloĝanto ĉe vi al ido de familio de fremdulo: 48 post la vendo restas al li rajto de elaĉeto; iu el liaj fratoj elaĉetu lin. 49 lia onklo, filo de lia onklo elaĉetu lin, iu el lia parencaro, el lia familio elaĉetu lin; se lia stato sufiĉos, li mem sin elaĉetos. 50 Kaj li faru prikalkulon kun sia aĉetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, ĝis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laŭ la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu ĉe li. 51 Se restas ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton pro si el la mono, pro kiu li estis aĉetita. 52 Se restas malmulte da jaroj ĝis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elaĉeton. 53 Kiel laŭjara dungito li estu ĉe li, kaj ĉi tiu ne regu lin kruele antaŭ viaj okuloj. 54 Kaj se li ne elaĉetiĝos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj. 55 Ĉar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.

Te Tau Okiokinga

1 I kōrero anō a Ihowā ki a Mohi i Maunga Hinai, i mea, 2 "Kōrero ki ngā tama a Īharaira, mea atu ki a rātou: E tae koutou ki te whenua e hoatu e ahau ki a koutou, , ka whakahāpati te whenua i tētahi hāpati ki a Ihowā. 3 E ono ngā tau e whakatōngia ai e koe tāu māra, e ono hoki ngā tau e tapatapahia ai e koe tāu māra wāina, e kohia ai hoki ōna hua; 4 ko te whitu ia o ngā tau hāpati okiokinga te whenua, hei hāpati ki a Ihowā. Kaua e whakatōngia tāu māra, e tapatapahia rānei tāu māra wāina. 5 Kaua e kotia te mea i tupu noa ake i tērā kotinga āu, kaua anō e whakia ngā karepe o tāu wāina kīhai nei i mahia; he tau okiokinga hoki tēnā te whenua. 6 Ā, hei kai koutou te hāpati o te whenua māu, tāu pononga tāne, tāu pononga wahine, tāu kaimahi, tōu manene hoki e noho ana i a koe; 7 āu kararehe hoki, te kīrehe hoki o tōu whenua, ōna hua katoa, hei kai."

Te Tau o te Tiupiri

8 "Ā, me tatau e koe kia whitu ngā tau hāpati, kia whitu ngā whitu o ngā tau; ā, ko taua takiwā, ko ngā tau hāpati e whitu, ka kīia e koe e whā tekau iwa tau. 9 Kātahi ka whakatangihia e koe te tētere tangi nui i te tekau o ngā o te whitu o ngā marama ko ā te Whakamārietanga mea ai koutou kia pakū atu te tangi o te tētere puta noa i koutou whenua. 10 Ā, me whakatapu te rima tekau o ngā tau, ka karanga ai i te haere noa puta noa i te whenua ngā tāngata katoa o te whenua; hei Tiupiri nui tēnā koutou; ā, me hoki koutou ki tōna kāinga, ki tōna kāinga, me hoki anō ki ōna whanaunga, ki ōna whanaunga. 11 Ko tēnā tau, ko te rima tekau, hei Tiupiri koutou: kaua e rui, kaua e kokoti i te mea tupu noa ake o tēnā tau, kaua hoki e whakia ngā wāina kīhai i mahia. 12 Ko te Tiupiri hoki ia; kia tapu ki a koutou; ko ōna hua o te māra hei kai koutou.

13 "Me hoki koutou i tēnei tau Tiupiri, ki tōna kāinga, ki tōna kāinga. 14 Ki te hokona atu anō e koe tētahi mea ki tōu hoa, ki te hokona mai rānei tētahi mea e te ringa o tōu hoa, kaua e tūkinotia tētahi e tētahi. 15 Kia rite āu utu ki tōu hoa ki te maha o ngā tau i muri i te Tiupiri; kia rite anō ki te maha o ngā tau hua tāna hoko ki a koe. 16 Kia rite tāu whakanui i te utu o taua mea ki te maha o ngā tau, kia rite hoki tāu whakaiti i ōna utu ki te torutoru o ngā tau; e rite ana hoki ki te maha o ngā tau hua tāna hoko ki a koe. 17 Ā, kaua e tūkino tētahi ki tētahi, engari e wehi koe ki tōu Atua. Ko Ihowā hoki ahau, ko koutou Atua."

He Ō te Tau Tuawhitu

18 "reira me mahi e koutou āku tikanga, me pupuru āku whakaritenga, me mahi hoki; ā, ka noho hūmārie koutou i runga i te whenua. 19 Ā, ka tukua ōna hua e te whenua, ā, ka kai koutou, ka mākona, ka noho hūmārie hoki ki reira. 20 Ā, ki te mea koutou, He aha he kai tātou i te whitu o ngā tau? Titiro hoki, e kore tātou e rui, e kore hoki e kohi i ā tātou hua.21 Māku e whakahau iho tāku manaaki ki a koutou i te ono o ngā tau, ā, ka whai hua ngā tau e toru. 22 Ā, ka rui koutou i te waru o ngā tau, ka kai anō i ngā hua pakoko; ā tae noa ki te iwa o ngā tau, me kai ngā mea pakoko, kia riro anō ngā hua o tēnā tau."

Te Whakahokinga o te Whenua

23 "Kaua e hokona te whenua, he mea oti tonu atu; nōku hoki te whenua; he manene hoki koutou, he noho noa ki ahau. 24 Me whakaae hoki ki te utu e hoki ai te whenua, i koutou whenua katoa.

25 "Ki te rawakoretia tōu teina, ā, ka hokona e ia tētahi wāhi o tōna kāinga, me haere mai tōna whanaunga e tata rawa ana ki a ia, ka utu i te mea i hokona atu e tōna teina kia hoki ai. 26 Ā, ki te kāhore he kaiutu a tētahi tangata, ā, ka whiwhi taonga ia, ā, ka taea anō e ia te utu. 27 , me tatau e ia ngā tau i hokona ai, ā, ka whakahoki i te tuhene ki te tangata i hokona atu ai; ā, ka hoki ai ia ki tōna kāinga. 28 Otiia, ki te kāhore e taea e ia te whakahoki mai ki a ia anō, , me waiho tāna i hoko ai ki te ringa o te tangata nāna i hoko, ā tae noa ki te tau Tiupiri. Ā, i te Tiupiri ka riro, ā, ka hoki ia ki tōna kāinga.

29 "Ki te hokona e te tangata he whare nohoanga i te taiepa, e āhei ia te utu kia hoki mai anō i roto i te tau kotahi i muri i te rironga; kotahi tino tau hei whakahokinga māna. 30 Ā, ki te kāhore e utua, ā tino taka noa te tau, kātahi ka whakapūmautia ake tonu atu te whare i te taiepa te tangata nāna i hoko, puta noa i ōna whakatupuranga; e kore e riro i te Tiupiri. 31 Ko ngā whare ia o ngā kāinga, kāhore nei he taiepa ā tawhio noa, ka kīia e rite ana ki ngā pārae o te whenua; ka hoki anō ēnā ina utua, ka riro anō i te Tiupiri.

32 "Ko ngā ia o ngā Rīwaiti, me ngā whare o ngā e nohoia ana e rātou, e hoki ki ngā Rīwaiti, ahakoa utua i tēhea . 33 Ā, mehemea tētahi o ngā Rīwaiti i utu , ka riro te whare i hokona me tōna i te Tiupiri ko ngā whare hoki o ngā o ngā Rīwaiti rātou kāinga pūmau i roto i ngā tama a Īharaira. 34 Ko te māra ia i te taha o ō rātou kaua e hokona; te mea he wāhi pūmau tēnā rātou."

He Āwhina te Rawakore

35 "Ā, ki te rawakoretia tōu teina, ā, ka wiri tōna ringa i roto i a koe; me atawhai e koe; me noho manene ia, me noho noa rānei i a koe. 36 Kaua e tangohia i a ia he moni whakatuputupu, he whakanuinga rānei; engari me wehi koe ki tōu Atua; kia noho ai tōu teina i a koe. 37 Kaua tāu moni e hoatu ki a ia hei mea whakatuputupu, kaua anō hoki āu kai e hoatu ki a ia, me te whakaaro anō ki tētahi whakanuinga ake. 38 Ko Ihowā ahau, ko koutou Atua, i kawe mai nei i a koutou i te whenua o Īhipa, e mea nei kia hoatu te whenua o Kanaana, ki a koutou kia waiho anō ahau hei Atua koutou."

Kia Pēnei e Mea ki te Pononga

39 "Ā, ki te rawakoretia tōu teina e noho ana i roto i a koe, ā, ka hokona ki a koe; kaua ia e whakamahia e koe ki te mahi pononga. 40 Kia rite ia i roto i a koe ki te kaimahi, ki te noho noa. Ka mahi anō ia ki a koe, ā tae noa ki te tau Tiupiri. 41 Ko reira ia mawehe ai i a koe, rātou ko āna tamariki, ā, ka hoki ki ōna whanaunga, ka hoki anō ki te kāinga o ōna mātua. 42 Ko rātou hoki āku pononga, i whakaputaina mai ai e ahau i te whenua o Īhipa; kaua rātou e hokona hei pononga. 43 Kaua e taikaha tāu whakarangatira ki a ia; engari me wehi ki tōu Atua.

44 "Tēnā ko ngā pononga tāne me ngā pononga wāhine māu; me hoko e koe i ngā iwi i tētahi taha ōu, i tētahi taha he pononga tāne, he pononga wāhine māu. 45 koutou anō hoki e hoko ētahi o ngā tamariki a ngā manene e noho ana i roto i a koutou, ētahi hoki o roto o ō rātou hapū i roto i a koutou, o ngā mea i whānau i a rātou ki koutou whenua; ā, puritia iho koutou. 46 Me waiho hoki ēnā e koutou hei taonga tupu e tukua iho kia puritia e ā koutou tama i muri i a koutou; hei pononga rātou koutou ake ake. Kaua ia e taikaha koutou whakarangatira ki a koutou anō, ki ō koutou tēina, ki ngā tama a Īharaira.

47 "Ki te whai rawa hoki te manene, noho noa rānei, i roto i a koe, ā, ka rawakoretia tōu teina i tōna taha, ā, ka hoko i a ia ki te manene, ki te noho noa rānei i roto i a koe, ki te toronga rānei o te hapū o te manene; 48 e whakahokia anō ia te utu i muri i tōna hokonga; tētahi o ōna tēina ia e whakahoki, 49 tōna matua kēkē, te tamaiti rānei a tōna matua kēkē ia e whakahoki, tētahi rānei o ōna whanaunga tupu o tōna hapū ia e whakahoki; māna anō rānei ia e whakahoki, ki te taea e ia. 50 , ka tatau ia, rāua ko te tangata nāna ia i hoko, ka tīmata i te tau i hokona ai ia ki a ia, tae noa ki te tau Tiupiri; ā, ka rite te utu e hokona ai ia ki te maha o ngā tau; kia rite ki ō te kaimahi ōna ki a ia. 51 Ki te maha ake ngā tau, kia rite ki ēnā te utu tōna hokinga e whakahokia atu e ia i roto i te moni i hokona ai ia. 52 Ā, ki te torutoru ngā tau e toe ana ki te tau Tiupiri, , ka tatau rāua; ā, kia rite ki ōna tau te utu e whakahokia e ia ki a ia. 53 Ko tōna noho ki a ia kia rite ki te kaimahi e utua ana i te tau; kaua hoki tērā e whakatupu rangatira nanakia ki a ia i tāu tirohanga.

54 "Ā, ki te kāhore ia e hokona i ēnei tikanga, , me haere atu ia i te tau Tiupiri, rātou tahi ko āna tamariki. 55 He pononga hoki ki ahau ngā tama a Īharaira; ko āku pononga rātou i whakaputaina mai e ahau i te whenua o Īhipa: ko Ihowā ahau, ko koutou Atua."

Veja também