Pular para o conteúdo
Publicidade

Apocalipse 5

OST

1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj. 2 Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn? 3 Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, rigardi ĝin. 4 Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, ĝin rigardi; 5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn. 6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron. 7 Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono. 8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj. 9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, 10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero. 11 Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12 dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. 13 Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. 14 Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.

1 Puis je vis dans la main droite de celui qui était assis sur le trône, un livre écrit en dedans et en dehors, scellé de sept sceaux.

2 Je vis aussi un ange puissant, qui criait à haute voix: Qui est digne d’ouvrir le livre, et d’en délier les sceaux?

3 Et il n’y avait personne, ni dans le ciel, ni sur la terre, ni sous la terre, qui pût ouvrir le livre, ni regarder dedans.

4 Et je pleurais beaucoup, parce qu’il ne s’était trouvé personne qui fût digne d’ouvrir le livre, ni de le lire, ni de regarder dedans.

5 Et un des vieillards me dit: Ne pleure point; voici, le lion, qui est issu de la tribu de Juda et de la race de David, a vaincu, pour ouvrir le livre et délier ses sept sceaux.

6 Je regardai donc, et je vis au milieu du trône et des quatre animaux, et au milieu des vieillards, un Agneau qui était comme immolé; il avait sept cornes et sept yeux, qui sont les sept esprits de Dieu, envoyés par toute la terre.

7 Et il s’avança, et prit le livre de la main droite de celui qui était assis sur le trône.

8 Et quand il eut pris le livre, les quatre animaux et les vingt-quatre vieillards se prosternèrent devant l’Agneau, ayant chacun des harpes et des coupes d’or pleines de parfums, qui sont les prières des saints.

9 Et ils chantaient un cantique nouveau, disant: Tu es digne de prendre le livre, et d’ouvrir ses sceaux; car tu as été immolé, et tu nous as rachetés à Dieu par ton sang, de toute tribu, de toute langue, de tout peuple, et de toute nation;

10 Et tu nous as faits rois et sacrificateurs à notre Dieu; et nous régnerons sur la terre.

11 Puis je regardai, et j’entendis la voix de plusieurs anges autour du trône et autour des animaux et des vieillards; et leur nombre était de plusieurs millions.

12 Ils disaient à haute voix: L’Agneau qui a été immolé, est digne de recevoir la puissance, les richesses, la sagesse, la force, l’honneur, la gloire, et la louange.

13 J’entendis aussi toutes les créatures qui sont dans le ciel, sur la terre, et sous la terre, et dans la mer, et toutes les choses qui y sont, qui disaient: A celui qui est assis sur le trône, et à l’Àgneau, soit louange, honneur, gloire et force aux siècles des siècles.

14 Et les quatre animaux disaient: Amen. Et les vingt-quatre vieillards se prosternèrent et adorèrent celui qui vit aux siècles des siècles.

Veja também