1 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
2 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en ĉi tiu urbo.
3 Ili diras:Ankoraŭ ne baldaŭ; ni konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.
4 Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.
5 Kaj malleviĝis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi:Diru:Tiele diras la Eternulo:Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
6 Multajn vi mortigis en ĉi tiu urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.
7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el ĝi.
8 Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Mi elkondukos vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi juĝon.
10 De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
11 La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin.
12 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.
13 Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!
14 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
15 Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem:Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo.
16 Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.
17 Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.
18 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn.
19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan,
20 por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
21 Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
22 Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
23 Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
24 Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.
25 Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.
1 Henki nosti minut ilmaan ja vei minut temppelin itäportille, sille portille, joka antaa itään päin. Porttikäytävässä oli kaksikymmentäviisi miestä, ja minä näin heidän joukossaan Jaasanjan, Asurin pojan, ja Pelatjan, Benajan pojan, jotka olivat kansan johtomiehiä.
3 He sanovat: 'Miksi rakentaa, miksi varustaa? Me olemme turvassa kuin liha padassa.'
6 Teidän on syy, kun kaupungin asukkaita surmataan joukoittain, teidän tähtenne kadut täyttyvät kaatuneista.
7 Tämän vuoksi sanoo Herra Jumala: Ne, jotka muurienne sisällä surmataan, ovat liha, ja kaupunkinne on pata, mutta teidät minä vien täältä pois.
8 Miekkaa te pelkäätte, ja miekan minä teitä vastaan nostan -- näin sanoo Herra Jumala.
9 Minä vien teidät muurienne keskeltä, minä luovutan teidät muukalaisten käsiin ja panen tuomionne täytäntöön.
10 Te kaadutte miekkaan, Israelin rajalla minä toteutan teidän rangaistuksenne, teen teille tiettäväksi, että minä olen Herra.
11 Ei tästä kaupungista ole teille padaksi, jossa olisitte turvassa kuin liha. Israelin rajalla minä panen teidän tuomionne täytäntöön,
14 Silloin minä sain Herralta sanan:
16 Sen tähden sano: 'Näin sanoo Herra Jumala: Minä olen siirtänyt heidät kauas toisten kansojen sekaan, olen hajottanut heidät moniin maihin, mutta minne ovatkin joutuneet, he ovat sentään voineet palvella minua.'
17 Sen tähden sano: 'Näin sanoo Herra Jumala: Minä kokoan teidät kansojen seasta, minä kerään teidät maista, joihin olette hajallenne joutuneet, ja annan teille Israelin maan.'
19 Minä annan heille uuden sydämen ja heidän sisimpäänsä uuden hengen, minä otan heidän rinnastaan kivisydämen pois ja annan tilalle elävän sydämen.
20 Niin he seuraavat minun säädöksiäni, he ottavat varteen minun käskyni ja elävät niiden mukaan. He ovat minun kansani, ja minä olen heidän Jumalansa.
22 Kerubit nostivat siipensä. Pyörät seurasivat kerubien vierellä, ja kerubien päiden yllä hohti Israelin Jumalan kirkkaus.
23 Herran kirkkaus kohosi kaupungin keskeltä ja siirtyi vuorelle, joka on kaupungista itään.
24 Henki nosti minut ilmaan ja toi minut Kaldeaan pakkosiirtolaisten luo; tämä tapahtui näyssä, Jumalan hengen voimasta. Niin sitten heräsin, ja silmistäni kaikkosi näky, jonka olin nähnyt.
25 Minä kerroin pakkosiirtolaisille kaiken sen, minkä Jumala minulle oli ilmoittanut.