1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante:
2 Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago.
3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Starigu kaldronon, starigu, kaj verŝu en ĝin akvon.
4 Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu ĝin.
5 Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi.
6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne elektu lote.
7 Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin kovri.
8 Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita.
9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron.
10 Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu.
11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu.
12 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento.
13 En via malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.
14 Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
16 Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn.
17 Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj.
18 Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi.
19 Kaj la popolo diris al mi:Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras?
20 Kaj mi diris al ili:Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21 Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.
22 Kaj vi agos, kiel mi agis:vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos.
23 Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia.
24 Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno:ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
25 Kaj koncerne vin, ho filo de homo:en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn-
26 en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj;
27 en tiu tago malfermiĝos via buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
1 Oli yhdeksäs vuosi, kymmenennen kuun kymmenes päivä, ja minulle tuli tämä Herran sana:
4 Lisää keittolihat, kaikki hyvät palat, reidet ja lavat. Lisää mehukkaat luut,
5 ota parasta lampaanlihaa. Lado padan alle puut ja keitä lihat, keitä lihat ja luut.
6 Sillä näin sanoo Herra Jumala: -- Voi kaupunkia, joka on veressä, voi pataa, joka on ruosteessa eikä ruosteestaan pääse! Ota lihat pala palalta pois, arpomatta, valikoimatta.
7 Kaupunki on veren tahraama. Se vuodatti veren kalliolle, se ei vuodattanut sitä maahan pölyn peitettäväksi.
8 Siksi minä vihastuin ja päätin rangaista kaupunkia. Minä vuodatan sen oman veren paljaalle kalliolle, niin ettei se peity.
9 Näin sanoo Herra Jumala: -- Voi veren tahraamaa kaupunkia! Minäkin tuon lisää puita,
10 ladon niitä päällekkäin ja sytytän tulen. Keitän lihat pehmeiksi, keitän liemen kuiviin, niin että luut palavat karrelle.
11 Ja tyhjän padan minä jätän tulelle, että se kuumenisi ja alkaisi hehkua, että sen kuona sulaisi, ruoste palaisi pois.
12 Turhaa kaikki! Pata on paksussa ruosteessa, tuli ei siihen pysty.
13 Sinä, yltä päältä saastainen, et liastasi puhdistunut, vaikka minä sinua puhdistin. Puhdas ja saastaton sinusta tulee vasta sitten, kun puran vihani sinuun.
15 Minulle tuli tämä Herran sana:
18 Minä puhuin aamulla kansalle, ja illalla vaimoni kuoli. Seuraavana aamuna tein saamani käskyn mukaan,
22 Silloin te teette niin kuin minä nyt teen. Te ette peitä kasvojanne ettekä syö suruleipää,
23 te pidätte päähineen päässä ja kengät jalassa, te ette itke ettekä järjestä valittajaisia vaan riudutte syntienne tähden ja huokaatte omissa oloissanne.
24 Hesekiel on teille merkkinä: niin kuin hän tekee, niin teette myös te. Kun se tapahtuu, te tiedätte, että minä olen Herra, Jumala.
26 sinä päivänä saapuu luoksesi eräs pakoon päässyt ja kertoo sinulle kaiken tämän.