1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj.
2 Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj.
3 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis:Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.
4 Kaj Li diris al mi:Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili:Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos;
6 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto.
8 Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.
9 Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu.
10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.
11 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.
12 Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.
13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.
14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.
15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
16 Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi:De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi:De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li.
17 Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano.
18 Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin:Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi?
19 tiam diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano.
20 Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.
21 Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon.
22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.
23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
24 Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.
25 Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.
26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.
27 Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.
1 Herran käsi tarttui minuun, ja Herran henki vei minut kauas pois ja laski minut keskelle laaksoa, joka oli täynnä kuolleitten luita.
2 Hän kuljetti minua yltympäri niiden ylitse, ja minä näin, että luita oli laaksossa hyvin paljon ja että ne olivat rutikuivia.
5 Näin sanoo Herra Jumala näille luille: Minä annan teihin hengen, niin että te heräätte eloon.
7 Minä puhuin saamani käskyn mukaan, ja minun vielä puhuessani alkoi kuulua kovaa kalinaa, kun luut lähenivät toisiaan ja liittyivät yhteen nivel niveleltä.
8 Minä näin, että niiden päälle kasvoi jänteet ja liha ja että nämä saivat nahan ympärilleen, mutta elämää niissä ei ollut.
10 Minä puhuin niin kuin Herra minua käski, ja luihin tuli henki. Ne heräsivät eloon ja nousivat maasta, ja siinä oli luvuton ihmisjoukko.
12 Sen tähden julista heille: Näin sanoo Herra Jumala: Minä aukaisen teidän hautanne, päästän teidät, oman kansani, haudoistanne ja vien teidät Israelin maahan.
13 Te tiedätte silloin, että minä olen Herra, kun minä aukaisen hautanne ja päästän teidät, kansani, haudoistanne.
15 Minulle tuli tämä Herran sana:
17 Aseta ne toistensa jatkeeksi, niin että ne kädessäsi yhdistyvät kuin yhdeksi ja samaksi sauvaksi.
18 Kun maanmiehesi sanovat sinulle: 'Kerro meille, mitä tällä tarkoitat',
19 anna heille vastaus: Näin sanoo Herra Jumala: Minä otan Joosefin ja hänen johtamiensa Israelin heimojen sauvan, sen, joka on Efraimin hallussa, ja liitän sen Juudan sauvan jatkeeksi, yhdistän ne kädessäni yhdeksi ja samaksi sauvaksi.
21 ja sinun tulee sanoa heille: Näin sanoo Herra Jumala: Minä otan israelilaiset niiden kansojen keskeltä, joiden sekaan he ovat joutuneet, minä kokoan heidät joka taholta ja tuon heidät omaan maahansa.
22 Siinä maassa, Israelin vuorilla, minä teen heistä yhden kansan. Heillä kaikilla on oleva hallitsijanaan yhteinen kuningas, enää he eivät elä kahtena kansana eivätkä kahden kuninkaan alaisina.
23 He eivät enää myöskään saastuta itseään epäjumalillaan ja iljettävillä patsaillaan eivätkä paljoilla rikkomuksillaan. Minä pyyhin pois heidän syntinsä ja rikkomuksensa, minä puhdistan heidät, ja heistä tulee minun kansani ja minä olen heidän Jumalansa.
25 He saavat asua maassa, jonka minä annoin palvelijalleni Jaakobille ja jossa teidän isänne ovat asuneet. He asuvat siinä ikiaikoihin saakka, he ja heidän lapsensa ja heidän lastensa lapset, ja minun palvelijani Daavid on heidän hallitsijansa ajasta aikaan.
27 Minun asuinsijani on heidän luonaan, minä olen heidän Jumalansa ja he ovat minun kansani.