1 Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita.
2 Kaj la Eternulo diris al mi:Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita.
3 Nur la princo, la princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru.
4 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
5 Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo.
6 Kaj diru al la malobeema domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael.
7 Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
8 Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo.
9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj.
10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por servi ilin.
12 Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
13 Ili ne alproksimiĝu al Mi, por fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris.
14 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio, kio estas farata en ĝi.
15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan oficon.
17 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo.
18 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito.
19 Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.
20 Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.
21 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.
22 Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu.
23 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo.
24 En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte.
25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.
26 Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn.
27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
28 Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedaĵo.
29 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili.
30 Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.
31 Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.
1 Mies vei minut sitten takaisin temppelin ulommalle portille, sille, joka on itään päin, mutta se oli suljettu.
4 Mies vei minut pohjoisportin kautta temppelirakennuksen eteen, ja minä näin, että Herran kirkkaus täytti Herran temppelin. Minä heittäydyin maahan kasvoilleni.
7 Te tuotte muukalaisia, jotka ovat sekä ulkoisesti että sisäisesti ympärileikkaamattomia, ja annatte heidän olla minun pyhäkössäni. Kun te uhraatte minulle ruokaani, rasvaa ja verta, he läsnäolollaan saastuttavat minun temppelini ja tekevät tyhjäksi liittoni. Näin te teette, muiden iljettävien tekojenne lisäksi.
8 Te ette edes ole toimittaneet minun edessäni pyhää palvelusta, vaan olette panneet muukalaiset sijastanne palvelemaan minua pyhäkössäni.
9 Näin sanoo Herra Jumala: Yksikään muukalainen, ulkoisesti ja sisäisesti ympärileikkaamaton, ei saa astua minun pyhäkkööni, ei yksikään niistä muukalaisista, jotka asuvat israelilaisten keskuudessa.
11 Heistä tulee palvelijoita minun pyhäkkööni, he joutuvat vartioimaan temppelin portteja ja toimittamaan palvelutehtäviä temppelissä, he teurastavat kansan tuomat polttouhrit ja teurasuhrit ja ovat joka hetki valmiina palvelemaan ihmisiä.
12 Koska he ovat palvelleet kansaa sen uhratessa epäjumalilleen ja olleet johtamassa Israelin heimoa syntiin, minä kohotan käteni heitä vastaan -- näin sanoo Herra Jumala. He joutuvat kantamaan rikkomuksensa seuraukset.
13 He eivät saa tulla minun eteeni toimittamaan papin tehtäviä, he eivät saa tulla temppeliini suorittamaan pyhiä ja kaikkein pyhimpiä toimituksia. Heidän on kannettava häpeänsä ja sovitettava iljettävät tekonsa.
14 Minä panen heidät temppelissä palvelutehtäviin, kaikenlaisiin töihin, joita siellä tehdään.
16 He saavat tulla minun pyhäkkööni, minun pöytäni ääreen, he saavat uhrata minulle ja toimittaa temppelipalvelusta.
18 Heillä tulee olla päässä pellavainen päähine ja jalassa pellavahousut, mitään hiostavia vaatteita heidän ei ole lupa käyttää.
19 Kun he sitten lähtevät sieltä ja palaavat ulompaan esipihaan kansan luo, heidän tulee riisua vaatteet, joita he ovat pitäneet toimittaessaan palvelusta. Heidän pitää jättää ne pyhiin huoneisiin ja panna ylleen toiset vaatteet, jotta kansa ei joutuisi alttiiksi niiden pyhyydelle.
21 Viiniä pappien ei ole lupa juoda silloin kun heidän on mentävä sisempään esipihaan.
22 Vaimokseen he eivät saa ottaa leskeä eivätkä miehensä hylkäämää naista, vaan heidän tulee ottaa Israelin kansaan kuuluva neitsyt. Myös papin lesken kanssa he voivat mennä naimisiin.
24 Oikeudessa heidän tulee ratkaista riita- asiat, ja heidän on tuomittava minun lakieni mukaan. Heidän kuuluu huolehtia siitä, että kaikki minun juhlani vietetään minun lakieni ja säädösteni mukaan, ja heidän tulee pitää minun sapattini kunniassa.
26 Suoritettuaan puhdistusmenot hänen on vielä odotettava seitsemän päivää,
27 ja sinä päivänä, jona hän palaa temppeliin ja tulee sisempään esipihaan toimittaakseen palvelusta pyhäkössä, hänen tulee uhrata omasta puolestaan syntiuhri. Näin sanoo Herra Jumala.
29 He saavat syödä ruokauhrit, syntiuhrit ja hyvitysuhrit, ja heille kuuluu kaikki, mikä Israelissa on erotettu ja pyhitetty minun omakseni.
30 Paras osa ensi sadosta ja esikoisista ja kaikesta, mitä tuotte uhrilahjana, kuuluu papeille. Myös uuden sadon ensimmäisestä leipomuksesta antakaa osa lahjaksi papille, niin kotinne yllä on siunaus.
31 Mitään itsestään kuollutta tai petojen raatelemaa, olipa se lintu tai maaeläin, papit eivät saa syödä.