1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;

3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;

4 ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj.

5 Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde.

6 Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis branĉojn kaj branĉetojn.

7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita.

8 Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.

9 Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj radikoj.

10 Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Diru do al la domo malobeema:Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;

13 kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,

14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi konservu lian interligon kaj povu sin teni.

15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon?

16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li mortos.

17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.

18 Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos.

19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.

20 Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi.

21 Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi mem prenos branĉon de alta cedro kaj metos ĝin; el la supraj junaj branĉetoj Mi deŝiros la plej delikatan, kaj Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta.

23 Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro; kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝiaj branĉoj.

24 Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

1 Minulle tuli tämä Herran sana:

3 Sano: Näin sanoo Herra Jumala: -- Suuri kotka, isosiipinen, pitkäsulkainen, höyhenpeitteinen ja kirjava, tuli Libanonin vuorille. Se otti setristä latvaoksan,

4 taittoi sen ylimmän verson ja vei sen kauppamiesten maahan, laski sen kauppiaiden kaupunkiin.

5 Sitten kotka otti siitä maasta taimen ja istutti sen hyvään multaan -- paikkaan, missä oli vettä vaikka pajun kasvaa --

6 jotta se juurtuisi ja siitä sukeutuisi viiniköynnös, rehevä mutta matala puu, joka kurkottaisi lehvänsä kotkaa kohti ja pitäisi juurensa sen alla. Niin siitä kasvoi viiniköynnös, se versoi ja ojensi oksiaan.

7 Mutta oli toinenkin suuri kotka, isosiipinen ja höyhenpeitteinen. Ja mitä tekikään viiniköynnös: se kurkotti juurensa sitä kohti, ojensi lehvänsä sen puoleen saadakseen siltä vettä enemmän kuin sai omalta maaltaan.

8 Ja se oli sentään istutettu hyvään multaan ja runsaan veden ääreen, jotta se versoisi ja kantaisi hedelmää, olisi oivallinen viinipuu!

9 Sano: Näin sanoo Herra Jumala: -- Miten sen mahtaa käydä? Eikö sitä kiskota juuriltaan? Eikö siitä revitä hedelmät? Sen vihannat lehvät kuivuvat, koko köynnös kuivuu. Se nousee helposti juuriltaan -- siihen ei tarvita suurtakaan voimaa, ei paljoa väkeä.

11 Minulle tuli tämä Herran sana:

13 Yhden miehen hän valitsi kuninkaan suvusta, teki hänen kanssaan liiton ja otti häneltä valan, mutta muut mahtimiehet hän vei pois,

14 jotta valtakunta pysyisi heikkona, kapinaan kykenemättömänä, ja pitäisi liittonsa jatkuvasti.

15 Mutta tuo mies ryhtyi vehkeilemään ja lähetti lähettiläänsä Egyptiin saadakseen sieltä hevosia ja suuret joukot sotaväkeä. Miten mahtaa sen käydä, joka toimii noin? Voiko liiton rikkoja päästä rangaistuksetta?

17 Eikä farao tule apuun, ei hän tuo suurta armeijaansa ja mahtavia joukkojaan, kun valtausluiskaa luodaan ja piiritysvallia rakennetaan suurten ihmisjoukkojen surmaamiseksi.

18 Tuo hallitsija rikkoi valansa ja petti tekemänsä liiton. Kädenlyönnillä hän oli sen vahvistanut, mutta silti hän teki kaiken tämän. Ei hän vältä rangaistusta.

20 Minä levitän verkkoni hänen ylleen, ja hän takertuu pyydykseeni. Minä vien hänet Babyloniaan ja panen siellä hänet tilille, vastaamaan petturuudestaan, jota hän osoitti minua kohtaan.

21 Hänen joukkojensa parhaat miehet kaatuvat kaikki miekkaan, ja jäljelle jääneet hajoavat maailman tuuliin. Niin te tulette tietämään, että minä, Herra, olen puhunut.

23 Minä istutan sen Israelin korkealle vuorelle, ja se tekee oksia, tekee hedelmää ja kasvaa mahtavaksi setripuuksi. Sen suojassa pesivät kaikki linnut, kaikki siivekkäät asuvat sen oksien varjossa.