29 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.
30 Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.
31 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.
32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.