16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.
17 Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
18 Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo.