1 Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.

2 Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.

3 Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.

4 Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj.

5 Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas.

6 Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo.

8 Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis.

9 Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva.

10 Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris:Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li.

11 Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris.

12 Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.

13 Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri.

14 Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene.

15 Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.

16 Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

17 Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.

18 Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,

19 servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;

20 kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,

21 ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

22 Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,

23 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.

24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

25 Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon.

26 Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj.

27 Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.

28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.

29 Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;

30 kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.

31 Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.

32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.

33 Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron.

34 Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.

35 En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

36 Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.

37 Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis,

38 malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.