1 Alta kanto de Salomono.

2 Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.

3 Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.

4 Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

5 Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.

6 Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.

7 Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?

8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.

9 Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.

10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj.

11 Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.

12 Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.

13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.

14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi.

15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.

16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj;

17 La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj.