1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,

2 en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;

3 inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.

4 Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

5 eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),

6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;

7 por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

8 ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem:ĝi estas dono de Dio;

9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.