21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

22 Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.

23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis.

24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.

25 Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu ĝi estas?

26 Jesuo respondis:Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon.

27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

28 Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion.

29 Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj.

30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.