1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.

2 Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn.

3 Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis.

4 Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi.

5 Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso.

6 Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.

7 Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.

8 Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

9 Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

10 Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio.

11 Ĉar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, Kaj ĉiu lango gloros Dion.

12 Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.

13 Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.

14 Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura.

15 Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis.

16 Via bono do ne estu kalumniita;

17 ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.

18 Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.

19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.

20 Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio. Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas kun ofendo.

21 Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas.

22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaŭ Dio. Feliĉa estas tiu, kiu ne juĝas sin mem per tio, kion li aprobas.

23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li manĝas; ĉar li manĝas ne el fido, kaj ĉio, kio ne estas el fido, estas peko.