Misericórdia

Kaj li diris al mi:Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

2 Coríntios 12:9

Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!

Romanos 6:15

Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.

La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

Salmos 25:6,7

Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.

Romanos 5:15

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

João 3:16

Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),

Efésios 2:4,5

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba. Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.

Salmos 51:1,2

Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.

Romanos 12:1

Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

Provérbios 28:13

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.

Salmos 112:5

Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

Salmos 90:17

Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

Salmos 130:1,2

Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

Mateus 9:13

Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?

Miquéias 7:18

ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;

Filipenses 1:29

1 Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.

2 Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua monato;

3 ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne kolektiĝis en Jerusalem.

4 La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo.

5 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite.

6 Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.

7 Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.

8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

9 Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li.

10 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.

11 Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon.

12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.

13 Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.

14 Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj ĵetis en la torenton Kidron.

15 Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.

16 Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.

17 Ĉar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la buĉado de la Paskoj anstataŭ ĉiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

18 Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante:La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun,

19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta puriĝo.

20 Kaj la Eternulo aŭskultis Ĥizkijan kaj pardonis la popolon.

21 Kaj la Izraelidoj, kiuj troviĝis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo; kaj ĉiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.

22 Kaj Ĥizkija parolis afable al ĉiuj Levidoj, kiuj distingiĝis en la servado al la Eternulo. Kaj oni manĝis la festan manĝaĵon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

23 Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.

24 Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.

25 Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj loĝis en Judujo.

26 Kaj estis granda ĝojo en Jerusalem; ĉar de la tempo de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.

27 Kaj leviĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj aŭskultita estis ilia voĉo, kaj venis ilia preĝo en Lian sanktan loĝejon, en la ĉielon.

2 Crônicas 30

1 Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.

2 Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj.

3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti.

4 Tamen vi kriis al Mi:Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!

5 ĉu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras.

6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija:Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis.

7 Kaj post kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris:Revenu al Mi; sed ŝi ne revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo.

8 Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis.

9 Kaj de la bruo de ŝia malĉastado malpuriĝis la lando, kaj ŝi adultis kun ŝtono kaj kun ligno.

10 Kaj malgraŭ ĉio ŝia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.

11 Kaj la Eternulo diris al mi:La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo.

12 Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.

13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub ĉiun verdan arbon, kaj Mian voĉon vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.

14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.

15 Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.

16 Kaj kiam vi kreskos kaj multiĝos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; ĝi ne venos en la koron, oni ne rememoros ĝin, oni ne serĉos ĝin, oni ne faros ĝin denove.

17 En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektiĝos ĉiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.

18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredaĵon al viaj patroj.

19 Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon, la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

20 Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.

21 Voĉo estas aŭdata sur la altaĵoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, ĉar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.

22 Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio.

23 Vere, mensogo estis en la altaĵoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.

24 La hontindaĵo formanĝis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn ŝafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.

25 Ni kuŝu en nia abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

Jeremias 3

Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?

Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:Ĝis sep fojoj; sed:Ĝis sepdekoble sep fojoj.

Mateus 18:21,22

Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi.

Mateus 6:14

Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, ĉar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

Neemias 9:31

Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Salmos 23:6

Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Isaías 30:18

Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

Salmos 40:11

Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Hebreus 4:16

Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.

Isaías 55:7