1 2Cr 7.11Tendo Salomão acabado de edificar a Casa de Jeová, 1Rs 7.1-2e a casa do rei, 1Rs 9.19;2Cr 8.6e tudo o que desejara e quisera fazer, 2 1Rs 3.5;11.9apareceu-lhe Jeová segunda vez, como lhe tinha aparecido em Gibeão. 3 Jeová disse-lhe: Ouvi a oração e a súplica que fizeste diante de mim; santifiquei esta casa que edificaste, 1Rs 8.29para nela pôr o meu nome para sempre; e nela estarão Dt 11.12;2Cr 6.40os meus olhos e o meu coração todos os dias. 4 Quanto a ti, 1Rs 3.14;11.4,6,8se andares diante de mim, como andou teu pai Davi, em integridade de coração e em equidade, fazendo conforme tudo o que hei ordenado, e se guardares os meus estatutos e os meus juízos, 5 1Rs 2.4;6.12;2Sm 7.12,16estabelecerei o trono do teu reino sobre Israel para sempre, como prometi a teu pai Davi, dizendo: Não te faltará um sucessor sobre o trono de Israel. 6 2Sm 7.14-16;1Cr 28.9Porém, se vos desviardes, vós e vossos filhos, e não me seguirdes, nem guardardes os meus mandamentos e os meus estatutos que vos tenho proposto; mas, se fordes servir a outros deuses e lhes derdes culto, 7 Lv 18.24-29;Dt 4.26;2Rs 17.23exterminarei a Israel da terra que lhe dei; Jr 7.4-14e esta casa, que santifiquei ao meu nome, lançá-la-ei longe da minha presença, Dt 28.37;Jr 24.9e Israel virá a ser provérbio e motejo de todos os povos. 8 Embora esta casa seja tão alta, todavia, todo o que por ela passar pasmará e assobiará, e dir-se-á: Dt 29.24-26;Jr 22.8-9,28Por que fez Jeová assim a esta casa e a esta terra? 9 Ser-lhe-á dito em resposta: Dt 29.25-28;Jr 2.10-13Porque deixaram a Jeová, seu Deus, que tirou da terra do Egito a seus pais, e se apegaram a outros deuses, e os adoraram, e os serviram. Por isso, trouxe Jeová sobre eles todo este mal.
10 2Cr 8.1Passados 1Rs 9.1;1Rs 6.37-38;7.1vinte anos, em que edificara Salomão as duas casas, isto é, a Casa de Jeová e a casa do rei 11 (Ora, Hirão, rei de Tiro, tinha fornecido a Salomão madeiras de cedro e de cipreste e ouro segundo tudo o que este desejava.), então, deu a Hirão vinte cidades na terra da Galileia. 12 Saiu Hirão de Tiro para ver as cidades que Salomão lhe tinha dado, e não lhe agradaram. 13 Disse: Que cidades são estas que me deste, irmão meu? E chamou-lhes Terra de Js 19.27Cabul, nome que se conserva até hoje. 14 1Rs 9.11Hirão tinha enviado ao rei cento e vinte talentos de ouro.
15 A razão da leva de trabalhadores forçados que fez o rei Salomão é esta: edificar a Casa de Jeová, e a sua própria casa, e 1Rs 9.24;2Sm 5.9Milo, e o muro de Jerusalém, e Js 11.1Hasor, e Js 17.11Megido, e Gezer. 16 Faraó, rei do Egito, subiu e tomou a Gezer; queimou-a com fogo, matou os Js 16.10cananeus que habitavam na cidade 1Rs 3.1;7.8e deu-a em dote a sua filha, mulher de Salomão. 17 Js 10.10Salomão edificou Gezer, e Bete-Horom, a baixa, 18 e Baalate, e Tamar, no deserto do país, 19 e todas as cidades-armazéns que Salomão tinha, e 1Rs 10.26;2Cr 1.14as cidades dos carros e as dos 1Rs 4.26cavaleiros, e 1Rs 9.1tudo o que Salomão, para o seu prazer, quis edificar em Jerusalém, e no Líbano, e em toda a terra do seu domínio. 20 Quanto a todo o povo que tinha ficado dos amorreus, dos heteus, dos perizeus, dos heveus e dos jebuseus, que não eram dos filhos de Israel; 21 Jz 1.21-29;3.1dos seus filhos que lhe tinham sucedido na terra, Js 15.63;17.12-13aos quais os filhos de Israel não puderam extinguir totalmente, Jz 1.28,35deles fez Salomão uma leva de Gn 9.25-26;Ed 2.55-58trabalhadores forçados, que continuam a ser até o dia de hoje. 22 Porém Lv 25.39dos filhos de Israel não fez trabalhadores forçados; mas eram os homens de guerra, seus ministros, seus príncipes, seus capitães e os chefes dos seus carros e dos seus cavaleiros.
23 Os principais oficiais que estavam sobre a obra de Salomão eram 2Cr 8.10quinhentos e cinquenta, 1Rs 5.16que dirigiam o povo que trabalhava na obra.
24 Subiu, porém, 1Rs 3.1;7.8a filha de Faraó da Cidade de Davi para a casa que Salomão lhe tinha edificado; foi, então, 1Rs 9.15;1Rs 11.27;2Cr 32.5que edificou a Milo.
25 Oferecia Salomão Êx 23.14-17;Dt 16.16três vezes cada ano holocaustos e ofertas pacíficas sobre o altar que tinha edificado a Jeová, queimando com eles incenso sobre o altar que estava defronte de Jeová. Assim, acabou ele a casa.
26 1Rs 22.48Fez Salomão uma frota em Nm 33.35;Dt 2.8Eziom-Geber, que é perto de Elate, na praia do mar Vermelho, na terra de Edom. 27 1Rs 5.6,9;10.11Mandou Hirão na frota os seus servos, marinheiros, entendidos em náutica, juntamente com os servos de Salomão. 28 Chegaram a 1Cr 29.4Ofir e de lá tomaram quatrocentos e vinte talentos de ouro, que trouxeram ao rei Salomão.
1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari, 2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon. 3 Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam. 4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn: 5 tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael. 6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili: 7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj. 8 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon 11 (por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea. 12 Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li. 13 Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago. 14 Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.
15 Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron. 16 (Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.) 17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon, 18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando, 19 kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado. 20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael: 21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago. 22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj. 23 La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn. 24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon. 25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
26 Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom. 27 Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono. 28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.