1 Ora, sucedeu achar-se 2Sm 16.7ali um homem de Belial que se chamava Seba, filho de Gn 46.21Bicri, homem benjamita. Ele tocou a trombeta e disse: 2Sm 19.43;1Rs 12.16Nós não temos parte em Davi, nem herança no 1Sm 22.7-9filho de Jessé; 2Sm 18.17;1Sm 13.2;2Cr 10.16cada um para as suas tendas, ó Israel. 2 Todos os homens de Israel se separaram de Davi e seguiram a Seba, filho de Bicri; porém os homens de Judá se apegaram ao seu rei desde o Jordão até Jerusalém.
3 Veio Davi para sua casa em Jerusalém. 2Sm 15.16;16.21-22O rei tomou as dez mulheres, suas concubinas, que tinha deixado para guardarem a casa, e as meteu em custódia, e as sustentou, porém não entrou a elas. Assim, estiveram encerradas até o dia da sua morte, vivendo como viúvas.
4 Disse o rei a 2Sm 17.25;19.13Amasa: Convoca-me dentro de três dias os homens de Judá e apresenta-te aqui. 5 Partiu Amasa para convocar os homens de Judá, mas 1Sm 13.8tardou além do tempo que o rei lhe aprazara. 6 Davi disse a 2Sm 21.17Abisai: Mais mal agora nos fará Seba, filho de Bicri, do que nos fez Absalão. Portanto, 2Sm 11.11;1Rs 1.33toma os servos do teu senhor e persegue-o; não suceda que ele consiga cidades fortificadas e nos escape. 7 Saíram após ele os homens de Joabe, e os 2Sm 8.18;1Rs 1.38quereteus, e os peleteus, e 2Sm 15.18todos os homens valentes; e saíram de Jerusalém para perseguirem a Seba, filho de Bicri. 8 Eles estavam junto da grande pedra em 2Sm 2.13;3.30Gibeão, quando Amasa lhes veio ao encontro. Estava Joabe cingido com as armas que levara, e, sobre elas, um cinto no qual, presa aos seus lombos, estava uma espada, dentro da sua bainha; e, adiantando-se ele, caiu a espada. 9 Disse Joabe a Amasa: Vais bem, meu irmão? Com a mão direita Mt 26.49Joabe tomou a Amasa pela barba, para o beijar. 10 Amasa, porém, não reparou na espada que estava na mão de Joabe. Assim, 2Sm 2.23;3.27;1Rs 2.5este o feriu com ela no ventre e lhe lançou por terra os intestinos, sem o ferir segunda vez; e Amasa caiu morto.
Joabe e Abisai, seu irmão, perseguiram a Seba, filho de Bicri. 11 Um dos mancebos de Joabe ficou junto de Amasa e dizia: Quem favorece a Joabe, e quem está a favor de Davi, 2Sm 20.13siga a Joabe. 12 Amasa se revolvia no seu sangue no meio da estrada. Quando o mancebo viu que todo o povo parava, levou a Amasa da estrada para o campo e lançou sobre ele um manto, porque viu que todo aquele que chegava ao pé dele parava. 13 Tirado que foi Amasa da estrada, todo o povo seguiu a Joabe, para perseguir a Seba, filho de Bicri.
14 Joabe passou por todas as tribos de Israel até Abel, e a Bete-Maaca, e a todos os Nm 21.16beritas, os quais se ajuntaram e saíram também após ele. 15 Foram e sitiaram-no em 1Rs 15.20;2Rs 15.29Abel de Bete-Maaca 2Rs 19.32;Ez 4.2e levantaram contra a cidade um montão, da altura do muro; e todo o povo que estava com Joabe batia o muro para o derribar. 16 Gritou 2Sm 14.2uma mulher sábia de dentro da cidade: Ouvi, ouvi; dizei a Joabe: Chega-te cá, para que eu fale contigo. 17 Tendo ele se chegado perto dela, perguntou a mulher: És tu Joabe? Respondeu ele: Sou. Ela lhe disse: Ouve as palavras da tua escrava. Disse ele: Ouço. 18 A mulher prosseguiu: Antigamente, era costume dizer: Peça-se conselho em Abel; e assim punham termo às questões. 19 Eu sou dentre as pacíficas e fiéis em Israel; Dt 20.10tu estás procurando destruir uma cidade e uma mãe em Israel; por que queres devorar a 2Sm 14.16;21.3;1Sm 26.19herança de Jeová? 20 Respondeu Joabe: Longe, longe de mim que eu devore ou destrua. 21 A coisa não é assim. Porém um homem Js 24.33da região montanhosa de Efraim, de nome 2Sm 20.2Seba, filho de Bicri, levantou a mão contra o rei, contra Davi; entregai só este, e retirar-me-ei da cidade. Disse a mulher a Joabe: Eis que te será lançada a sua cabeça pelo muro. 22 A mulher, 2Sm 20.16;Ec 9.13-16na sua sabedoria, foi ter com todo o povo. Cortada a cabeça de Seba, filho de Bicri, lançaram-na a Joabe. 2Sm 20.1Ele tocou a trombeta, e retiraram-se da cidade, cada um para a sua tenda. Joabe voltou a Jerusalém a ter com o rei.
23 2Sm 8.16-18;1Rs 4.3-6Joabe estava sobre todo o exército de Israel; Benaia, filho de Joiada, estava sobre os quereteus e sobre os peleteus; 24 Adorão, sobre os que trabalhavam forçados; Josafá, filho de Ailude, era cronista; 25 Seva era secretário; Zadoque e Abiatar eram sacerdotes; 26 e também 2Sm 23.38Ira, o jairita, era ministro de Estado de Davi.
1 Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon. 2 Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.
3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
4 Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien. 5 Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li. 6 Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj. 7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri. 9 Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri. 11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon. 12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis. 13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron. 16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li. 17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas. 18 Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu. 19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo? 20 Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi; 21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim — Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo — levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. 22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.
23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.