1 Ó Deus, pelo teu nome salva-me, E pelo teu poder faze-me justiça.2 Ó Deus, ouve a minha oração, Dá ouvidos às palavras da minha boca.3 Pois estrangeiros se levantam contra mim, E homens violentos procuram tirar-me a vida: Eles não põem a Deus diante de si. (Selá)4 Eis que Deus é o meu ajudador, O Senhor é quem me sustenta a vida.5 Ele retribuirá o mal aos meus inimigos; Por tua verdade extermina-os.6 De livre vontade te oferecerei sacrifícios, Darei graças ao teu nome, Jeová, porque é bom.7 Pois me livrou de toda a tribulação; E os meus olhos vêem a ruína dos meus inimigos.
1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kaŝiĝas ĉe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.