1 א   בני לחכמתי הקשיבה    לתבונתי הט-אזנך br

2 ב   לשמר מזמות    ודעת שפתיך ינצרו br

3 ג   כי נפת תטפנה שפתי זרה    וחלק משמן חכה br

4 ד   ואחריתה מרה כלענה    חדה כחרב פיות br

5 ה   רגליה ירדות מות    שאול צעדיה יתמכו br

6 ו   ארח חיים פן-תפלס    נעו מעגלתיה לא תדע

7 ז   ועתה בנים שמעו-לי    ואל-תסורו מאמרי-פי br

8 ח   הרחק מעליה דרכך    ואל-תקרב אל-פתח ביתה br

9 ט   פן-תתן לאחרים הודך    ושנתיך לאכזרי br

10 י   פן-ישבעו זרים כחך    ועצביך בבית נכרי br

11 יא   ונהמת באחריתך    בכלות בשרך ושארך br

12 יב   ואמרת--איך שנאתי מוסר    ותוכחת נאץ לבי br

13 יג   ולא-שמעתי בקול מורי    ולמלמדי לא-הטיתי אזני br

14 יד   כמעט הייתי בכל-רע--    בתוך קהל ועדה br

15 טו   שתה-מים מבורך    ונזלים מתוך בארך br

16 טז   יפוצו מעינתיך חוצה    ברחבות פלגי-מים br

17 יז   יהיו-לך לבדך    ואין לזרים אתך br

18 יח   יהי-מקורך ברוך    ושמח מאשת נעורך br

19 יט   אילת אהבים    ויעלת-חן br דדיה ירוך בכל-עת    באהבתה תשגה תמיד br

20 כ   ולמה תשגה בני בזרה    ותחבק חק נכריה br

21 כא   כי נכח עיני יהוה--דרכי-איש    וכל-מעגלתיו מפלס br

22 כב   עוונתיו--ילכדנו את-הרשע    ובחבלי חטאתו יתמך br

23 כג   הוא--ימות באין מוסר    וברב אולתו ישגה

1 Mia filo! atentu mian saĝon; Al mia prudento klinu vian orelon,

2 Por ke vi konservu prudenton Kaj via buŝo tenu scion.

3 Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo.

4 Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.

5 Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon.

6 Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo; Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias.

7 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.

8 Malproksimigu de ŝi vian vojon, Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,

9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,

10 Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,

11 Ĝis vi ĝemos en la fino, Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo,

12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malŝatis moraligon!

13 Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.

14 Mi estis preskaŭ en ĉia malbono Meze de kunveno kaj societo.

15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.

16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.

17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.

18 Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.

19 Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.

20 Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

21 Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas.

22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos.

23 Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.