1 En la dua jaro de la reĝado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar sonĝoj; kaj konfuziĝis lia spirito, kaj li ne povis dormi. 2 Kaj la reĝo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorĉistojn, kaj Ĥaldeojn, por ke ili diru al la reĝo liajn sonĝojn. Kaj ili venis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 3 Kaj la reĝo diris al ili: Mi havis sonĝon, kaj mia spirito maltrankviliĝis, dezirante scii, kio estis tiu sonĝo. 4 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo en la lingvo Siria: Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon. 5 Sed la reĝo respondis kaj diris al la Ĥaldeoj: La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj. 6 Sed se vi rakontos al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la sonĝon kaj ĝian signifon. 7 Ili denove respondis: La reĝo diru sian sonĝon al siaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon. 8 La reĝo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, ĉar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro. 9 Se vi ne diros al mi la sonĝon, tio montros, ke vi havas unu intencon: vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon, ĝis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos, ke vi povas klarigi al mi ankaŭ ĝian signifon. 10 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo kaj diris: Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la reĝo; tial neniu reĝo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aŭ Ĥaldeo; 11 la afero, kiun la reĝo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj. 12 Tiam la reĝo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi ĉiujn saĝulojn de Babel. 13 Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la saĝuloj, kaj oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn. 14 Tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al Arjoĥ, la estro de la reĝaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la saĝulojn de Babel; 15 li demandis Arjoĥon, la potenculon de la reĝo, dirante: Pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono? Tiam Arjoĥ rakontis al Daniel la tutan aferon. 16 Daniel iris kaj petis la reĝon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la reĝo la klarigon.
17 Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja, 18 por ke ili petegu la kompateman Dion de la ĉielo malkaŝi tiun kaŝitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj saĝuloj de Babel. 19 Kaj tiam la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo. 20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto; 21 Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj; 22 Li malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li. 23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; ĉar Vi donis al mi saĝon kaj forton, kaj malkaŝis al mi tion, pri kio ni Vin petis; ĉar Vi malkaŝis al ni la aferon de la reĝo. 24 Poste Daniel iris al Arjoĥ, al kiu la reĝo komisiis mortigi la saĝulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel: Ne mortigu la saĝulojn de Babel, konduku min al la reĝo, kaj mi diros al la reĝo la klarigon.
25 Tiam Arjoĥ tuj enkondukis Danielon al la reĝo, kaj diris al ĉi tiu tiele: Inter la transloĝigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la reĝo klarigon. 26 Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltŝacar: Ĉu vi povas sciigi al mi la sonĝon, kiun mi vidis, kaj ĝian signifon? 27 Daniel respondis al la reĝo kaj diris: La kaŝitaĵon, pri kiu la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; 28 sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via sonĝo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj: 29 vi, ho reĝo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj montris al vi, kio estos. 30 Kaj al mi tiu kaŝitaĵo malkaŝiĝis ne pro tio, ke mi kvazaŭ estus pli saĝa ol ĉiuj vivantoj, sed por tio, ke la reĝo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro. 31 Vi, ho reĝo, havis vizion: jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo ĝi staris antaŭ vi, kaj ĝia aspekto estis terura. 32 La kapo de tiu statuo estis el pura oro; ĝiaj brusto kaj manoj estis el arĝento, la ventro kaj femuroj el kupro; 33 ĝiaj kruroj estis el fero, ĝiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo. 34 Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin. 35 Tiam ĉio kune frakasiĝis: la fero, argilo, kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera draŝejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la ŝtono, kiu frakasis la statuon, fariĝis granda monto kaj plenigis la tutan teron. 36 Tio estas la sonĝo. Nun ni diros al la reĝo la signifon. 37 Vi, ho reĝo, estas reĝo super reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron; 38 kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo. 39 Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero. 40 La kvara regno estos malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion, tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados. 41 Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero — tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo. 42 Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno estos parte fortika, parte rompebla. 43 Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas kun argilo. 44 Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne. 45 Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo. 46 Tiam la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn. 47 La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon. 48 Tiam la reĝo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj riĉajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj ĉefo super ĉiuj saĝuloj de Babel. 49 Daniel petis la reĝon, kaj ĉi tiu starigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.
Tā Nepukaneha Moemoeā
1 Nā, i te rua o ngā tau o te kīngitanga o Nepukaneha ka moea ētahi moe e Nepukaneha; raruraru tonu iho tōna wairua, rere atu ana te moe i a ia. 2 Kātahi te kīngi ka kī atu kia karangatia ngā tohunga māori, ngā kaititiro whetū, ngā tohunga mākutu, ngā Karari, hei whakaatu i āna moe ki te kīngi. Nā, haere ana mai rātou, tū ana i te aroaro o te kīngi. 3 Nā, ka mea te kīngi ki a rātou, "Kua moea e ahau he moe, ā, raruraru ana tōku wairua, e mea ana kia mōhio ki taua moe."
4 Kātahi ka kōrero Hīriani mai ngā Karari ki te kīngi, "E te kīngi, kia ora tonu koe. Kōrerotia mai te moe ki āu pononga, ā, mā mātou e whakaatu tōna tikanga."
5 Ka whakahoki te kīngi, ka mea ki ngā Karari, "Kua ngaro taua mea i ahau; ki te kore e whakakitea mai e koutou ki ahau te moe me tōna tikanga hoki, ka haehaea koutou, ā, ka meinga ō koutou whare hei pūranga paru. 6 Ki te whakaaturia mai ia e koutou te moe me tōna tikanga, ka riro āku hākari mā koutou, ngā utu, me te hōnore nui; nā, whakaaturia mai te moe ki ahau, me tōna tikanga anō."
7 Nā, ka whakahoki tuarua rātou, ka mea, "Mā te kīngi e kōrero te moe ki āna pononga, ā, mā mātou e whakaatu tōna tikanga."
8 Ka whakautua e te kīngi, ka mea ia, "E mōhio rawa ana ahau e whai ana koutou kia roa, nō te mea ka kite koutou kua ngaro taua mea i ahau. 9 Ki te kore ia e whakaaturia mai e koutou te moe ki ahau, kotahi tonu te ture mō koutou. Nō te mea he teka, he tinihanga ngā kupu kua rite nā i a koutou hei kōrero mai ki tōku aroaro, ā, kia puta kē rā anō te wā. Nā reira kōrerotia mai te moe ki ahau, ā, ka mōhio ahau e taea ana anō e koutou te whakaatu tōna tikanga ki ahau."
10 Nā, ka whakahoki ngā Karari ki te aroaro o te kīngi, ka mea, "Kāhore he tangata i runga i te whenua hei whakaatu i te mea a te kīngi. Kāhore anō hoki he kīngi, kāhore he rangatira, kāhore he ariki, i ui i ngā mea pēnei ki tētahi tohunga māori, ki tētahi kaititiro whetū, ki tētahi Karari rānei. 11 He mea tupua rawa hoki tēnei e uia nei e te kīngi, kāhore atu hoki he kaiwhakaatu ki te kīngi, ko ngā atua anake, ehara nei ki te kikokiko tō rātou nohoanga."
12 Nā reira i riri ai te kīngi, nui atu te riri, kīia iho e ia ngā tāngata whakaaro nui katoa o Papurōna kia whakangaromia. 13 Heoi, kua puta te ture kia patua ngā tāngata whakaaro nui; ā, ka rapua a Raniera rātou ko ōna hoa kia patua.
14 Nā, he mōhio, he nui te whakaaro, i oho ai a Raniera ki a Arioko, ki te rangatira o ngā kaitiaki a te kīngi, i puta nei ki te patu i ngā tāngata whakaaro nui o Papurōna. 15 I oho ia, i mea ki a Arioko, ki tā te kīngi rangatira, "He aha i hohoro ai te ture i te kīngi?" Kātahi taua mea ka whakaaturia e Arioko ki a Raniera. 16 Nā, ka haere a Raniera ki roto, ka mea ki te kīngi kia whakaritea he wā ki a ia, ā, ka whakaaturia e ia te tikanga ki te kīngi.
Ka Whakaatua e Ihowā te Moemoeā o Nepukaneha
17 Kātahi ka haere a Raniera ki tōna whare, ka whakakite i taua mea ki ōna hoa ki a Hanania, ki a Mihāera, ki a Atāria. 18 Kia īnoia ai e rātou he mahi tohu i te Atua o te rangi, he mea mō tēnei mea ngaro; kei mate tahi a Raniera rātou ko ōna hoa, me ērā atu tāngata whakaaro nui o Papurōna. 19 Kātahi ka whakakitea mai taua mea ngaro ki a Raniera, he mea moemoeā i te pō. Nā, whakapai ana a Raniera ki te Atua o te rangi. 20 I oho a Raniera, i mea:
"Kia whakapaingia te ingoa o te Atua ā ake ake;
nōna hoki te whakaaro nui me te kaha.
21 E whakaputaia kētia ana hoki e ia ngā wā me ngā rā,
e whakakāhoretia ana e ia ngā kīngi.
E whakatūria ana anō ngā kīngi e ia,
e hōmai ana e ia te whakaaro nui ki te hunga whakaaro nui,
te mātauranga anō ki te hunga e mātau ana ki te whakaaro.
22 E whakapuakina ana e ia ngā mea hōhonu, ngā mea ngaro;
e mātau ana ia ki ngā mea o te pōuri;
kei a ia te nohoanga o te mārama.
23 Whakawhetai tonu ahau ki a koe,
whakamoemiti tonu ki a koe, e te Atua o ōku mātua,
nāu nei hoki i hōmai he whakaaro nui, he kaha ki ahau,
ā, kua whakaatu mai nei koe ki ahau i ngā mea i īnoi ai mātou ki a koe,
kua whakaaturia nei hoki e koe te mea a te kīngi ki a mātou."
Ka Whakahuatia, ka Whakamāramatia te Moemoeā e Raniera
24 Nā reira i haere ai a Raniera ki roto, ki a Arioko, ki tā te kīngi i whakarite ai hei whakangaro mō ngā tāngata whakaaro nui o Papurōna; haere ana ia, ā, ko tāna kupu tēnei ki a ia, "Kaua e whakangaromia ngā tāngata whakaaro nui o Papurōna; kawea ahau ki te aroaro o te kīngi, ā, māku e whakakite te tikanga ki te kīngi."
25 Kātahi ka hohoro tonu a Arioko ka kawe i a Raniera ki te aroaro o te kīngi; ko tāna kupu anō tēnei ki a ia: "Kua kitea e ahau he tangata i roto i ngā whakarau o Hūrā hei whakakite i te tikanga ki te kīngi."
26 Ka oho te kīngi, ka mea ki Raniera, ko tōna ingoa nei ko Peretehatara, "E taea rānei e koe te whakaatu mai te moe i kitea e ahau, me tōna tikanga anō ki ahau?"
27 Ka whakahoki a Raniera i te aroaro o te kīngi, ka mea, "E kore taua mea ngaro i uia rā e te kīngi e taea te whakaatu ki te kīngi e te hunga whakaaro nui, e ngā kaititiro whetū, e ngā tohunga māori, e ngā tohunga tūāhu rānei; 28 engari, tērā te Atua kei te rangi hei whakaatu i ngā mea ngaro; ā, kua whakakitea e ia ki a Kīngi Nepukaneha ngā mea e puta mai i ngā rā whakamutunga. Ko tāu moe tēnei, me ngā mea i kitea e tōu māhunga, i runga i tōu moenga:
29 "Ko koe ia e te kīngi, i puta ake ōu whakaaro ki tōu ngākau i runga i tōu moenga mō ngā mea e puta mai ā mua. E whakakitea ana ki a koe e te kaiwhakaatu o ngā mea ngaro, ngā mea e puta ā mua. 30 Ko ahau nei ia, ehara i te mea he nui atu ōku whakaaro i o tētahi tangata ora, i whakapuakina ai tēnei mea ngaro ki ahau; engari kia whakakitea ai tōna tikanga ki te kīngi, kia mōhio ai hoki koe ki ngā whakaaro o tōu ngākau.
31 "Nā, i titiro koe, e te kīngi, nā, ko tētahi whakapakoko nui. Nā, ko taua whakapakoko, he mea nui, he nui atu tōna kanapa, i tū i tōu aroaro; ā, ko tōna āhua he hanga whakamataku rawa. 32 Ko taua whakapakoko, he kōura parakore tōna pane, ko tōna uma, ko ōna ringa, he hiriwa, ko tōna kōpū, ko ōna hūhā he parāhi, 33 ko ōna waewae he rino, ko ōna raparapa he rino tētahi wāhi, he uku tētahi wāhi.
34 "Titiro tonu atu koe, nā, ko tētahi kōhatu, he mea tapahi mai, kāhore hoki he ringa, āki tonu ki te whakapakoko, ki ōna raparapa, he rino nei tētahi wāhi, he uku tētahi wāhi, wāhia pūtia iho. 35 Kātahi ka mongamonga ngātahi te rino, te uku, te parāhi, te hiriwa, te kōura; kua rite ki te pāpapa o ngā patunga wīti i te raumati; kāhakina ana e te hau, ā, kāhore noa iho i kitea he wāhi mō aua mea. Nā, ko te kōhatu i ākina ai te whakapakoko, kua meinga hei maunga nui, kapi ana te whenua katoa i a ia.
36 "Ko te moe tēnei; nā, me kōrero tōna tikanga e mātou ki te aroaro o te kīngi. 37 Ko koe, e te kīngi, te kīngi o ngā kīngi, kua hōmai hoki e te Atua o te rangi he kīngitanga ki a koe, he kaha, he mana, he korōria. 38 Nā, ko ngā wāhi katoa e nohoia ana e ngā tama a te tangata, ko ngā kararehe o te pārae, ko ngā manu o te rangi, hōmai ana e ia ki tōu ringa, kua oti anō koe te mea e ia hei rangatira mō rātou katoa. Ko koe taua pane kōura.
39 "Nā, ka puta ake tētahi atu kīngitanga i muri i a koe; iti iho i a koe, me tētahi atu, arā te tuatoru o ngā kīngitanga, he parāhi, ā, ka kāwana tērā i te whenua katoa. 40 Nā, ko te whā o ngā kīngitanga ka rite ki te rino te kaha; he mea wāwāhi hoki te rino, e taea anō e ia ngā mea katoa. Ka rite ki tā te rino e wāwāhi nei i ēnei katoa tāna wāwāhi, tāna kuru.
41 "Nā, i kite nā koe i ngā raparapa, i ngā matimati, he uku nā te kaipokepoke tētahi wāhi, he rino tētahi wāhi, ka wehea te kīngitanga; ka mau anō ia he kaha rino i roto, ka pērā anō me te rino i kitea e koe e whakauruuru ana ki te uku paru nā. 42 Nā, ko ngā matimati o ngā raparapa rā, he rino nei tētahi wāhi, he uku tētahi wāhi, ka pēnā anō te kīngitanga, he kaha tētahi wāhi, ko tētahi wāhi he pākarukaru. 43 Nā, i kite atu nā koe i te rino e whakauru ana ki te uku paru nā, ka whakauru anō rātou ki roto ki ngā uri tāngata. E kore ia e piri tētahi ki tētahi, ka rite ki te rino e kore nei e uru ki te uku.
44 "Nā, i ngā rā o ēnei kīngi, ka whakatūria e te Atua o te rangi he kīngitanga e kore e ngaro, e kore anō hoki tōna mana e waiho ki tētahi atu iwi; engari ko tērā hei wāhi, hei whakamōtī i ēnei kīngitanga katoa, ko ia anō ka tū tonu ā ake ake. 45 Nā, i kite nā koe he mea tapahi mai te kōhatu i roto i te maunga, kāhore hoki he ringa, ā, mongamonga noa i a ia te rino, te parāhi, te uku, te hiriwa, te kōura. E whakapuakina ana e te Atua nui ki te kīngi ngā mea e puta ā mua. Nā, tūturu rawa te moe, pūmau tonu tōna tikanga."
Ka Hāpaitia a Raniera rātou ko ōna Hoa
46 Ko te tino tāpapatanga iho o Kīngi Nepukaneha, koropiko ana ki a Raniera, whakahaua tonutia iho e ia kia whakaherea he whakahere, he whakakakara reka ki a ia. 47 I oho te kīngi ki a Raniera, i mea, "Tika rawa, ko tōu Atua te Atua o ngā atua, te Ariki o ngā kīngi, te kaiwhakapuaki o ngā mea ngaro, ka taea nei hoki e koe te whakapuaki tēnei mea ngaro."
48 Kātahi ka meinga e te kīngi a Raniera hei tangata rahi, he maha anō ngā hākari nui i hōmai e ia ki a ia, ā, meinga ana ia hei kāwana mō te kāwanatanga katoa o Papurōna, hei tino kāwana mō ngā tāngata whakaaro nui katoa o Papurōna. 49 Nā, ka tono a Raniera ki te kīngi, ā, whakaritea ana e ia a Hataraka, a Mehaka, a Apereneko hei kaitirotiro mō ngā mea o te kāwanatanga o Papurōna. Ko Raniera ia i noho ki te kūwaha o te kīngi.