Pular para o conteúdo
Publicidade

Gênesis 27

MRI2012

1 Kiam Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas. 2 Kaj li diris: Jen mi maljuniĝis; mi ne scias, kiam mi mortos; 3 prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon; 4 kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi ĝin manĝos, por ke mia animo vin benu, antaŭ ol mi mortos. 5 Sed Rebeka aŭdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por ĉasi ĉasaĵon kaj alporti. 6 Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi aŭdis, ke via patro diris al via frato Esav jene: 7 Alportu al mi ĉasaĵon kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kaj mi manĝos, kaj mi benos vin antaŭ la Eternulo antaŭ mia morto. 8 Kaj nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon, kion mi ordonas al vi: 9 iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan manĝaĵon por via patro, kian li amas; 10 kaj vi alportos al via patro, kaj li manĝos, por ke li benu vin antaŭ sia morto. 11 Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata; 12 eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon. 13 Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur aŭskultu mian voĉon kaj iru, alportu al mi. 14 Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan manĝaĵon, kian amis lia patro. 15 Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn ŝi havis ĉe si en la domo, kaj ŝi vestis sian pli junan filon Jakob; 16 kaj per la feloj de la kapridoj ŝi vestis liajn manojn kaj la glataĵon de lia kolo. 17 Kaj ŝi donis la bongustan manĝaĵon kaj la panon, kiujn ŝi pretigis, en la manon de sia filo Jakob. 18 Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo? 19 Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu leviĝi, sidiĝu, kaj manĝu mian ĉasaĵon, por ke via animo min benu. 20 Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte. 21 Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimiĝu, kaj mi vin palpos, mia filo, ĉu tio estas vi, mia filo Esav, ne. 22 Kaj Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav. 23 Kaj li ne rekonis lin, ĉar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin. 24 Kaj li diris: Ĉu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi. 25 Kaj li diris: Alŝovu al mi, kaj mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alŝovis al li, kaj tiu manĝis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis. 26 Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo. 27 Kaj li alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris:

Vidu, la odoro de mia filo

Estas kiel la odoro de kampo,

Kiun la Eternulo benis;

28 Dio donu al vi roson ĉielan

Kaj grason de la tero

Kaj multe da greno kaj mosto.

29 Popoloj vin servu,

Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi;

Estu sinjoro super viaj fratoj,

Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino;

Viaj malbenantoj estu malbenataj,

Kaj viaj benantoj estu benataj.

30 Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaŭ Jakob eliris de antaŭ sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia ĉasado. 31 Kaj ankaŭ li faris bongustan manĝaĵon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Leviĝu, mia patro, kaj manĝu la ĉasaĵon de via filo, por ke via animo min benu. 32 Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav. 33 Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio, antaŭ ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita! 34 Kiam Esav aŭdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolĉa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaŭ min, ho mia patro! 35 Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon. 36 Kaj li diris: Ĝuste do lia nomo estas Jakob, ĉar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Ĉu vi ne rezervis por mi benon? 37 Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj ĉiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo? 38 Kaj Esav diris al sia patro: Ĉu ĝi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaŭ min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per laŭta voĉo. 39 Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li:

Jen la graso de la tero estu en

Via loko de loĝado

Kaj la ĉiela roso de supre;

40 Kaj per via glavo vi vivos,

Kaj vian fraton vi servos;

Sed kiam vi kontraŭbatalos,

Vi deĵetos lian jugon de via kolo.

41 Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob. 42 Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de ŝia pli maljuna filo Esav; tiam ŝi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin; 43 tial nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon; kaj leviĝu, forkuru al mia frato Laban en Ĥaran; 44 kaj loĝu ĉe li kelkan tempon, ĝis kvietiĝos la furiozo de via frato; 45 ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaŭ en unu tago?

46 Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Ĥetidinoj; se Jakob prenos edzinon el ĉi tiuj Ĥetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?

Ka Manaakitia a Hākopa e Īhaka

1 , i a Īhaka kua koroheketia, kua atarua hoki ngā kanohi, i kore ai ia e kite, ka karangatia e ia a Ēhau, tāna tama mātāmua, ka mea ki a ia, "E tāku tama!"

Ā, ka mea ia ki a ia, "Tēnei ahau."

2 , ka mea ia, "Nanā, kua koroheke ahau, kāhore hoki ahau e mōhio ki te e mate ai ahau. 3 reira mauria e koe āu rākau tāu papa pere me tāu kōpere, ka haere ki te koraha ki te hopu kai māku. 4 Ka taka ai i tētahi kai reka māku, hei tāku i pai ai, ka mau mai ai ki ahau kia kai ahau; kia manaaki ai tōku wairua i a koe i mua o tōku matenga."

5 Ā, i rongo a Ripeka i te kōrerotanga Īhaka ki a Ēhau, ki tāna tama. , ko te haerenga o Ēhau ki te koraha ki te hopu kai hei maunga mai māna. 6 , ka kōrero a Ripeka ki a Hākopa, ki tāna tama, ka mea, "Nanā, kua rongo ahau i tōu pāpā e kōrero ana ki a Ēhau, ki tōu tuakana, e mea ana, 7 Mauria mai tētahi kai māku, ka taka ai i tētahi kai reka māku, kia kai ahau, kia manaaki ai ahau i a koe i te aroaro o Ihowā, keiwhā mate ahau.8 , whakarongo ki tōku reo, e tāku tama, kia rite ki tāku e whakahau nei ki a koe. 9 Haere ināianei ki te kāhui, ka mau mai ki ahau i reira kia rua ngā kūao papai o ngā koati; ā, māku ēnā e taka hei kai reka tōu pāpā, hei pērā me tāna e pai ai. 10 Ā, māu e kawe ki tōu pāpā, kia kai ia, kia manaaki ai ia i a koe keiwhā mate ia."

11 , ka mea a Hākopa ki a Ripeka, ki tōna whaea, ", ko Ēhau, ko tōku tuakana, he tangata pūhuruhuru, ko ahau ia he kiri maheni. 12 Tērā pea tōku pāpā e whāwhā i ahau, ā, ki tāna ka rite ahau ki te tangata tinihanga; ā, he kanga te mea e riro mai i ahau, kāhore he manaaki."

13 , ko te meatanga a tōna whaea ki a ia, "Hei runga i ahau tōu kanga, e tāku tama; whakarongo mai ia ki tōku reo, haere, tīkina aua mea ki ahau."

14 , ka haere ia, ka tīkina, ka mauria mai ki tōna whaea, ā, ka takā e tōna whaea he kai reka, he pērā me tōna pāpā i pai ai. 15 , ka tīkina e Ripeka ngā kākahu papai o Ēhau, o tāna tama ō mua, i a ia hoki aua mea i roto i te whare; ā, whakakākahuria ana e ia ki a Hākopa, ki tāna tama ō muri. 16 Ā, ka whakapiritia e ia ngā hiako o ngā kūao koati ki ōna ringa, ki te wāhi māeneene hoki o tōna kakī. 17 , ka hoatu e ia te kai reka me te taro i hangā e ia ki te ringa o Hākopa, o tāna tama.

18 , ka tae ia ki tōna pāpā, ka mea, "E tōku matua!"

Ā, ka mea ia, "Tēnei ahau; ko wai koe, e tāku tama?"

19 , ka mea a Hākopa ki tōna pāpā, "Ko Ēhau ahau, ko tāu mātāmua; kua oti i ahau tāu i mai ai ki ahau. , maranga ake, e noho ki te kai i te kai i hopukia nei e ahau, kia manaaki ai tōu wairua i ahau."

20 Ā, ka mea a Īhaka ki tāna tama, "te aha i hohoro ai te kitea e koe, e tāku tama?"

Ka mea ia, "Ihowā hoki, tōu Atua, i hōmai kia hohoro."

21 Ā, ka mea a Īhaka ki a Hākopa, "Nuku mai nei , kia whāwhā ahau ki a koe, e tāku tama, ko tāku tama tonu rānei koe, ko Ēhau, kāhore rānei."

22 , ka neke atu a Hākopa ki a Īhaka, ki tōna pāpā, ā, ka whāwhā tērā i a ia, ka mea, "Ko te reo, Hākopa te reo, ko ngā ringa ia, Ēhau ngā ringaringa." 23 Ā, kīhai ia i mōhio ki a ia, te mea he huruhuru ōna ringa, i rite ki ngā ringa o Ēhau, o tōna tuakana; , ka manaaki ia i a ia. 24 Ā, ka mea, "Ko tāku tama rānei koe, ko Ēhau?"

Ā, ka mea ia, "Ko ahau tēnei."

25 , ka mea ia, "Kawea mai kia tata ki ahau, kia kai ahau i te kai i hopukia e tāku tama, kia manaaki ai tōku wairua i a koe."

, kawea atu ana e ia ki a ia, ā, ka kai ia. I mauria atu anō e ia he wāina ki a ia, ā, inu ana ia. 26 Kātahi ka mea a Īhaka, tōna pāpā, ki a ia, "Nuku mai nei, ka kihi i ahau, e tāku tama."

27 , ka neke atu ia, ā, ka kihi ia i a ia; ā, ka hongi ia i te haunga o ōna kākahu, ka manaaki i a ia, ka mea,

"Titiro hoki, rite tahi te haunga o tāku tama

ki te haunga o te pārae i manaakitia e Ihowā.

28 Kia hōmai anō e te Atua ki a koe te tōmairangi o te rangi,

me te mōmonatanga o te whenua,

kia nui anō hoki te wīti me te wāina!

29 Kia mahi ngā iwi ki a koe,

kia piko iho hoki ngā tauiwi ki a koe.

Kia waiho koe hei rangatira ōu tēina,

ā, kia piko iho ki a koe ngā tama a tōu whaea.

Kia kangā te tangata e kanga ana i a koe,

ā, kia manaakitia te tangata e manaaki ana i a koe."

Ka Īnoi a Ēhau te Manaakitanga o Īhaka

30 Ā, mutu ana te manaaki a Īhaka i a Hākopa, puta kau atu anō a Hākopa i te aroaro o Īhaka, o tōna pāpā, , ka tae mai a Ēhau, tōna tuakana, i tāna hopu kīrehe mohoao. 31 Kua oti anō hoki i a ia tētahi kai reka te taka, ā, kawea ana ki tōna pāpā, , ka mea ki tōna pāpā, "Kia ara ake tōku pāpā ki te kai i te mea i hopukia mai e tāna tama, kia manaaki ai tōu wairua i ahau."

32 , ka mea a Īhaka, tōna pāpā, ki a ia, "Ko wai koe?"

Ā, ka mea ia, "Ko tāu tama ahau, ko Ēhau, ko tāu mātāmua."

33 , tino wiri rawa ana a Īhaka, ā, ka mea, "Ha, ko wai tēnei i hopukia nei e ia he kai, ā, kawea ana mai ki ahau, ā, kainga katoatia ana e ahau i te mea kāhore anō koe i tae mai, ā, manaakitia ana ia e ahau? Āe , ka manaakitia anō ia."

34 Ā, i te rongonga o Ēhau i ngā kupu a tōna pāpā, ka tangi ia, he tangi nui, he tangi tīwerawera, ā, ka mea ki tōna pāpā, "Manaakitia ahau, āe , ahau anō hoki, e tōku pāpā."

35 Ā, ka mea ia, "I haere tinihanga mai tōu teina, ā, riro ana tōu manaaki i a ia."

36 , ka mea ia, "Ka tika ha te tapanga i a ia ko Hākopa? Kua rua nei hoki ōku māmingatanga e ia. Ko tōku mātāmuatanga kua riro i a ia; ā, ināianei kua riro tōku manaaki i a ia." Ka mea anō ia, "Kāhore rānei i mahue atu ki a koe tētahi manaaki mōku?"

37 , ka whakahoki a Īhaka, ka mea ki a Ēhau, ", kua waiho ia e ahau hei rangatira mōu, kua hoatu hoki ōna tuākana katoa ki a ia hei apa; kua whakaūkia hoki ia e ahau ki te wīti, ki te wāina. Ā, he aha māu hei meatanga māku, e tāku tama?"

38 , ka mea a Ēhau ki tōna pāpā, "Kotahi tonu ia tāu manaaki, e tōku pāpā? Manaakitia ahau, āe , ahau anō hoki, e tōku pāpā." , nui atu te reo o Ēhau ki te tangi.

39 , ka whakahoki a Īhaka, tōna pāpā, ka mea ki a ia:

", te mōmonatanga o te whenua te nohoanga mōu,

te tōmairangi hoki o te rangi i runga.

40 tāu hoari hoki e ora ai koe,

me mahi anō koe ki tōu teina;

ā, tēnei ake, kei tōu kakenga hei rangatira,

, ka wāhia atu e koe tāna ioka i tōu kakī."

Ka Rere a Hākopa i te Riri o Ēhau

41 , ka mauāhara a Ēhau ki a Hākopa te manaaki i manaakitia ai ia e tōna pāpā, ā, ka mea a Ēhau i roto i tōna ngākau, "E tata ana ngā e uhungatia ai tōku pāpā; ko reira ahau patu ai i tōku teina, i a Hākopa."

42 , ka kōrerotia ki a Ripeka ngā kupu a Ēhau, a tāna tama ō mua. Ā, ka tono tangata ia ki te karanga i a Hākopa, i tāna tama ō muri, ka mea ki a ia, ", tēnei tōu tuakana, a Ēhau, te wāhi ki a koe, te whakamārie nei i a ia, te mea nei ki te patu i a koe. 43 konei, e tāku tama, whakarongo ki tōku reo; whakatika, e rere ki a Rāpana, ki tōku tungāne, ki Harana, 44 hei a ia koe noho ai ētahi rangi, kia tahuri atu anō te āritarita o tōu tuakana 45 kia tahuri atu anō i a koe te riri a tōu tuakana, kia wareware hoki i a ia tāu i mea ai ki a ia. Kātahi ahau ka tono tangata ki te tiki atu i a koe i reira. He aha kia tangohia atu ai kōrua tokorua i ahau i te rangi kotahi?"

46 , ka mea a Ripeka ki a Īhaka, "Kei te hōhā ahau ki te ora i ngā tamāhine a Hete. Ki te tango a Hākopa i tētahi wahine māna i roto i ngā tamāhine a Hete, i tētahi e pēnei ana me ēnei tamāhine o te whenua nei, hei aha ake mōku te ora?"

Veja também