1 Al la ĥorestro. De David. Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.
1 No Senhor confio. Como, pois, me dizeis: Foge para o monte, como um pássaro?2 Pois eis que os ímpios armam o arco, põem a sua flecha na corda, para atirarem, às ocultas, aos retos de coração.3 Quando os fundamentos são destruídos, que pode fazer o justo?4 O Senhor está no seu santo templo, o trono do Senhor está nos céus; os seus olhos contemplam, as suas pálpebras provam os filhos dos homens.5 O Senhor prova o justo e o ímpio; a sua alma odeia ao que ama a violência.6 Sobre os ímpios fará chover brasas de fogo e enxofre; um vento abrasador será a porção do seu copo.7 Porque o Senhor é justo; ele ama a justiça; os retos, pois, verão o seu rosto.