1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.

3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?

4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?

6 Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.

7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.

8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.

9 Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.

10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

1 Al Músico principal: en Neginoth sobre Seminith: Salmo de David. JEHOVA, no me reprendas en tu furor, Ni me castigues con tu ira.

2 Ten misericordia de mí, oh Jehová, porque yo estoy debilitado: Sáname, oh Jehová, porque mis huesos están conmovidos.

3 Mi alma asimismo está muy conturbada: Y tú, Jehová, ¿hasta cuándo?

4 Vuelve, oh Jehová, libra mi alma; Sálvame por tu misericordia.

5 Porque en la muerte no hay memoria de ti: ¿Quién te loará en el sepulcro?

6 Heme consumido á fuerza de gemir: Todas las noches inundo mi lecho, Riego mi estrado con mis lágrimas.

7 Mis ojos están carcomidos de descontento; Hanse envejecido á causa de todos mis angustiadores.

8 Apartaos de mí, todos los obradores de iniquidad; Porque Jehová ha oído la voz de mi lloro.

9 Jehová ha oído mi ruego; Ha recibido Jehová mi oración.

10 Se avergonzarán, y turbaránse mucho todos mis enemigos; Volveránse y serán avergonzados subitáneamente.