1 Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj. Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
1 Al Músico principal: sobre Gittith: Salmo para los hijos de Coré. CUAN amables son tus moradas, oh Jehová de los ejércitos!2 Codicia y aun ardientemente desea mi alma los atrios de Jehová: Mi corazón y mi carne cantan al Dios vivo.3 Aun el gorrión halla casa, Y la golondrina nido para sí, donde ponga sus pollos En tus altares, oh Jehová de los ejércitos, Rey mío, y Dios mío.4 Bienaventurados los que habitan en tu casa: Perpetuamente te alabarán (Selah.)5 Bienaventurado el hombre que tiene su fortaleza en ti; En cuyo corazón están tus caminos.6 Atravesando el valle de Baca pónenle por fuente, Cuando la lluvia llena los estanques.7 Irán de fortaleza en fortaleza, Verán á Dios en Sión.8 Jehová Dios de los ejércitos, oye mi oración: Escucha, oh Dios de Jacob (Selah.)9 Mira, oh Dios, escudo nuestro, Y pon los ojos en el rostro de tu ungido.10 Porque mejor es un día en tus atrios que mil fuera de ellos: Escogería antes estar á la puerta de la casa de mi Dios, Que habitar en las moradas de maldad.11 Porque sol y escudo es Jehová Dios: Gracia y gloria dará Jehová: No quitará el bien á los que en integridad andan.12 Jehová de los ejércitos, Dichoso el hombre que en ti confía.