19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io?

20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.

21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.

22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?