14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.

15 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.

16 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.

17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?

18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.

19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?

20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.