10 Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.

11 Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;

12 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;

13 kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.

14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.