7 Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

8 Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj.

9 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu:nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj,

10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.