6 Kaj li diris al la juĝistoj:Rigardu, kion vi faras, ĉar ne por homo vi juĝas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de juĝado.

7 Estu do en vi timo antaŭ la Eternulo, agadu singarde; ĉar ĉe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subaĉetoj.