16 Kaj mi ordonis al viaj juĝistoj en tiu tempo, dirante:Aŭskultu viajn fratojn kaj juĝu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.

17 Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi ĝin aŭskultos.