13 Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin,

14 kaj li akuzos ŝin kalumnie kaj kurigos pri ŝi malbonon famon, kaj diros:Ĉi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon:

15 tiam la patro de la junulino kaj ŝia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejaĝuloj de la urbo al la pordego;

16 kaj la patro de la junulino diru al la plejaĝuloj:Mian filinon mi donis al ĉi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis ŝin;

17 kaj jen li akuzis ŝin kalumnie, dirante:Mi ne trovis ĉe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaŭ la plejaĝuloj de la urbo.