1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn.

3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.

4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.

5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:

6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.