A Última Palavra vem do Senhor

14 kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.

15 Anstataŭ diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.


35 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.


6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.


8 Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.


23 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne.


17 kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.


19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?


11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.


2 Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.


1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.


4 Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.


27 Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?