Corpo é o Templo de Deus

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;


19 Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,

20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,

21 kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,

22 ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;


20 Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.


19 Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

20 ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.


19 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,

20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;

21 en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;

22 en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.


23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.


4 Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.

5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;

6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.


5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;

6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.


16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.


16 Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?

17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.