Dia das Crianças

14 Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.


6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.


13 Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.


15 Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn:Hosana al la Filo de David, indignis,

16 kaj diris al li:Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili:Jes; ĉu vi neniam legis:El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon?


1 En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo?

2 Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili,

3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.

4 Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.


15 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.

16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.


36 Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili:

37 Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.


10 Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.


20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.

21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.


3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.


1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.

2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),

3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.


24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;

26 La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.