Egoísmo

31 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.


2 Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.


34 Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.


24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.


3 nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;


18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu.


36 Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.


20 Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.


16 Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago.


24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.


25 Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.


4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,

5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,


2 Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.