Língua

Ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis;

sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.

Tiago 3:7,8

Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.

Provérbios 25:15

La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,

Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

Salmos 12:3,4

Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.

Salmos 39:1

9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo,

10 por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

11 kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Filipenses 2:9-11

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.

1 Coríntios 13:1

Ĉar multokaze ni ĉiuj falpuŝiĝas. Se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon.

Tiago 3:2

Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado.

Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

Mateus 12:36,37

Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.

Provérbios 18:21

Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

Salmos 55:9

Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.

Salmos 35:28

Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.

Provérbios 12:19

Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

Salmos 34:12,13

Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.

Provérbios 12:18

9 Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio;

10 el la sama buŝo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.

11 Ĉu la fonto elŝprucigas el la sama aperturo dolĉan akvon kaj maldolĉan?

12 ĉu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aŭ vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolĉaĵon.

Tiago 3:9-12

Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.

Salmos 139:4

Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.

Provérbios 17:28

Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

Tiago 1:26

Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

Salmos 120:2

La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.

La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.

Salmos 37:30,31

Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.

Provérbios 10:19

3 Se ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la buŝojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaŭ ĉirkaŭturnas ilian tutan korpon.

4 Jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.

5 Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!

6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

Tiago 3:3-6

5 Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.

6 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.

7 Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.

8 Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.

9 Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Gênesis 11:5-9