1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.
Publicidade
Provérbios 12
Veja também
Publicidade