Obediência aos Pais

15 Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.


15 Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.


1 Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.


8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;

9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.


17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.


18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin:

19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko;

20 kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo:Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo.

21 Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos.


20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.

21 Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.

22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.

23 Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,


1 Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;

2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.

3 Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.

4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

5 Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.

6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.


16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.


1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.

2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),

3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.


4 Ĉar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.


12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.


4 Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.


6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.


20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.