1 Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.15 Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.16 Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.17 Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.
Publicidade
Provérbios 13
Veja também
Publicidade