1 Jobas atsakydamas tarė:

2 "Kaip ilgai varginsite mano sielą ir kankinsite mane tuščiais žodžiais?

3 Jau dešimt kartų mane plūdote ir nesigėdite mane kankinti.

4 O jei iš tikrųjų nusikaltau, tai mano klaida yra su manimi.

5 Ar iš tikrųjų norite didžiuotis prieš mane ir įrodyti mano nusikaltimą?

6 Žinokite, kad Dievas mane pargriovė ir savo tinklu mane pagavo.

7 Aš šaukiu apie priespaudą, bet niekas neatsiliepia, šaukiu garsiai, bet nėra teisybės.

8 Jis užtvėrė man kelią, kad negaliu praeiti; mano takus Jis apsupo tamsa.

9 Jis nuplėšė mano garbę ir nuėmė karūną man nuo galvos.

10 Iš visų pusių Jo naikinamas krintu, mano viltis lyg nukirstas medis.

11 Jo rūstybė užsidegė prieš mane, Jis laiko mane savo priešu.

12 Jo būriai traukia kartu prieš mane ir apgula mano palapinę.

13 Jis patraukė mano brolius nuo manęs ir pažįstami šalinasi manęs.

14 Mano artimieji paliko mane, mano draugai mane užmiršo.

15 Tie, kurie gyvena mano namuose, net mano tarnaitės, laiko mane svetimu, nepažįstamas tapau jų akyse.

16 Aš šaukiu savo tarną, bet jis neatsiliepia, aš turiu jį maldauti savo burna.

17 Mano kvapas bjaurus mano žmonai ir mano kūno vaikai atmetė mane.

18 Maži vaikai niekina mane. Kai noriu atsikelti, jie šaiposi iš manęs.

19 Manimi bjaurisi mano artimiausi draugai; tie, kuriuos mylėjau, tapo mano priešais.

20 Iš manęs liko tik oda ir kaulai, prie dantų liko tik lūpos.

21 Draugai, pasigailėkite, pasigailėkite manęs, nes Dievo ranka palietė mane.

22 Kodėl mane persekiojate kaip Dievas ir nepasisotinate mano kūnu?

23 O kad mano žodžiai būtų įrašyti į knygą,

24 įrėžti geležiniu rašikliu bei švinu amžiams į uolą.

25 Nes aš žinau, kad mano Atpirkėjas gyvas ir kad Jis atsistos galiausiai ant žemės.

26 Ir kai mano oda sunyks, aš savo kūne regėsiu Dievą.

27 Aš pats Jį matysiu, savo akimis žiūrėsiu į Jį, o ne svetimomis. Mano širdis krūtinėje ilgisi Jo.

28 Jūs turėtumėte sakyti: ‘Kodėl mes jį persekiojame?’, tarsi priežastis būtų manyje.

29 Bijokite kardo, nes pyktis baudžiamas kardu, kad žinotumėte, jog yra teismas".

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?

3 Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.

4 Se mi efektive eraris, Mia eraro restos ĉe mi.

5 Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon,

6 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto.

7 Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon.

8 Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.

9 Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.

10 Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon.

11 Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.

12 Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo.

13 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi.

14 Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min.

15 La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo.

16 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin.

17 Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.

18 Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi.

19 Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi.

20 Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj.

21 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min.

22 Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno?

23 Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,

24 Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!

25 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.

26 Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

27 Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.

28 Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero,

29 Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.