Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 10

1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime?

Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo;

Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo;

Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.

4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras;

En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj;

Viaj juĝoj estas tro alte super li;

Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.

6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos,

De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico;

Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

8 Inside li sidas en la vilaĝoj;

Kaŝe li mortigas senkulpulon;

Liaj okuloj spionas malriĉulon.

9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno;

Li insidas, por kapti malriĉulon;

Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.

10 Li insidas, alpremiĝas,

Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.

11 Li diras en sia koro: Dio forgesis,

Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.

12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;

Ne forgesu mizerulojn.

13 Por kio malpiulo malŝatas Dion,

Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto.

Al Vi fordonas sin malriĉulo;

Por orfo Vi estas helpanto.

15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,

Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.

16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam,

Pereis la idolistoj de Lia tero.

17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo;

Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

18 Por doni juĝon al orfo kaj premato,

Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.