Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 102

Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon.

1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon;

Kaj mia krio venu al Vi.

2 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado;

Klinu al mi Vian orelon;

En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.

3 Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj,

Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.

4 Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro,

Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.

5 De la voĉo de mia plorado

Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.

6 Mi similiĝis al pelikano en la dezerto,

Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.

7 Mi ne dormas,

Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.

8 Ĉiutage insultas min miaj malamikoj,

Miaj mokantoj ĵuras per mi.

9 Ĉar cindron mi manĝis kiel panon,

Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,

10 Kaŭze de Via kolero kaj indigno;

Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.

11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro,

Kaj mi sekiĝas kiel herbo.

12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne;

Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

13 Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon;

Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.

14 Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn,

Ĉarma estas por ili ĝia polvo.

15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.

16 Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon,

Kaj aperis en Sia gloro.

17 Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj,

Kaj ne forpuŝis ilian petegon.

18 Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj;

Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

19 Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo,

El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,

20 Por aŭdi la ĝemon de malliberulo,

Por liberigi la kondamnitajn al morto;

21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo

Kaj en pri Lia gloro,

22 Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj,

Por servi al la Eternulo.

23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn,

Li mallongigis miajn tagojn.

24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj,

Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

25 En antikveco Vi fondis la teron;

Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.

26 Ili pereos, sed Vi restos;

Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,

Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.

27 Sed Vi restas la sama,

Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.

28 La filoj de Viaj sklavoj restos,

Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.

Lugar Bíblico
Cidade / Povoado
Jerusalém
Hoje: Jerusalém, Israel
יְרוּשָׁלִַ֫םyerushalaimἹερουσαλήμHierousalēm
Jerusalém é a cidade do templo de Deus, onde moraram filhos de Judá e de Benjamim; o exército babilônio derrubou os muros da cidade (2 Reis 25:10).
31,78° N, 35,23° L
Citado em 955 versículos
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.