Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 103

De David.

1 Benu, ho mia animo, la Eternulon,

Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

2 Benu, ho mia animo, la Eternulon,

Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

3 Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,

Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

4 Li savas de la tombo vian vivon,

Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

5 Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon,

Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.

6 La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.

7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo,

Siajn farojn al la Izraelidoj.

8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo,

Longetolerema kaj tre bona.

9 Ne eterne Li indignas,

Kaj ne por ĉiam Li koleras.

10 Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni,

Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.

11 Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero,

Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento,

Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

13 Kiel patro korfavoras filojn,

Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

14 Ĉar Li scias nian esencon;

Li memoras, ke ni estas polvo.

15 La tagoj de homo estas kiel herbo;

Kiel floro de kampo, tiel li floras.

16 Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas;

Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.

17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas,

Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

18 Kiuj observas Lian interligon

Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19 La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon;

Kaj Lia reĝeco regas ĉion.

20 Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto,

Kiuj plenumas Lian vorton,

Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.

21 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj,

Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj,

En ĉiuj lokoj de Lia regado.

Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.