Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 106

1 Haleluja!

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;

Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo,

Aŭdigos Lian tutan gloron?

3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon,

Kiuj agas bone en ĉiu tempo.

4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

Sendu al mi Vian savon,

5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj,

Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo,

Por ke mi triumfu kun Via heredo.

6 Ni pekis kune kun niaj patroj,

Ni malbonagis, ni malvirtis.

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn,

Ne memoris Vian grandan bonecon;

Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.

8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo,

Por montri Sian potencon.

9 Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis;

Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto,

Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

11 Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn;

Eĉ unu el ili ne restis.

12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj,

Ili ekkantis Lian gloron.

13 Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn,

Ili ne fidis Lian konsilon.

14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto,

Kaj ili incitis Dion en la stepo.

15 Kaj Li plenumis ilian deziron,

Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

16 Ili enviis Moseon en la tendaro,

Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

17 Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon,

Kaj kovris la anaron de Abiram.

18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro,

Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19 Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb,

Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.

20 Ili ŝanĝis sian honoron

En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.

21 Ili forgesis Dion, sian savanton,

Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

22 Miraklojn en la lando de Ĥam,

Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.

23 Kaj Li decidis ekstermi ilin;

Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo,

Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

24 Kaj ili malŝatis la dezirindan landon,

Ili ne kredis al Lia vorto.

25 Ili murmuris en siaj tendoj,

Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.

26 Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano,

Por faligi ilin en la dezerto,

27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj,

Kaj disĵeti ilin en la landojn.

28 Kaj ili aliĝis al ,

Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.

29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj;

Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.

30 Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon;

Kaj la epidemio haltis.

31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro,

Por ĉiuj generacioj kaj eterne.

32 Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de ,

Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;

33 Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton,

Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.

34 Ili ne ekstermis la popolojn,

Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

35 Sed ili miksiĝis kun la popoloj

Kaj lernis iliajn farojn;

36 Ili servis al iliaj idoloj,

Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

38 Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj,

Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj;

Kaj la tero malpuriĝis de sango.

39 Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj,

Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo,

Kaj Li abomenis Sian heredon;

41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj,

Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj,

Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.

43 Multajn fojojn Li ilin savis;

Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj,

Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.

44 Sed Li ekrigardis ilian suferon,

Kiam Li aŭdis ilian kriadon;

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili,

Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;

46 Kaj Li aperigis kompaton por ili

Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.

47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio,

Kaj kolektu nin el inter la popoloj,

Por glori Vian sanktan nomon,

Por triumfi pro Via gloro.

48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne.

Kaj la tuta popolo diru: Amen.

Haleluja!

Lugar Bíblico
Monte / Elevação
Peor
Hoje: Khirbet Ayun Musa
פְּעוֹרpeor
Peor é um monte em cujo topo Balaque pôs Balaão, de onde se vê o deserto de Jesimom (Números 23:28).
31,78° N, 35,74° L
Citado em 8 versículosTb.: Baal-Peor
Ver página completa
Lugar Bíblico
Cidade / Povoado
Meribá
Hoje: Ain el Qudeirat
מְרִיבָהmerivah
Meribá é um lugar de águas em Cades, no deserto de Zim, onde a comunidade de Israel contendeu com o Senhor e Moisés e Arão desobedeceram à ordem de santificar o Senhor diante do povo (Números 27:14).
30,65° N, 34,42° L
Citado em 9 versículosTb.: Meribá-Cades
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.