Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 118

1 Haleluja!

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;

Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Izrael diru,

Ke eterna estas Lia boneco.

3 La domo de diru,

Ke eterna estas Lia boneco.

4 La timantoj de la Eternulo diru,

Ke eterna estas Lia boneco.

5 El premateco mi vokis al la Eternulo,

Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas;

Kion faros al mi homo?

7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto;

Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

8 Pli bone estas fidi la Eternulon,

Ol fidi homon.

9 Pli bone estas fidi la Eternulon,

Ol fidi eminentulojn.

10 Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis,

Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

11 Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj,

Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

12 Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj,

Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj;

Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

13 Oni min puŝis, ke mi falu;

Sed la Eternulo min helpis.

14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto,

Kaj Li fariĝis mia savo.

15 La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj:

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;

16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte,

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

17 Mi ne mortos, sed mi vivos,

Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

18 Per forta puno punadis min la Eternulo,

Sed al la morto Li min ne donis.

19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero;

Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

20 Jen estas la pordego de la Eternulo;

Virtuloj iras tra ĝi.

21 Mi dankas Vin,

Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.

22 Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,

Fariĝis ŝtono bazangula.

23 De la Eternulo ĉi tio fariĝis,

Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

24 Ĉi tiun tagon faris la Eternulo;

Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.

25 Ho Eternulo, helpu!

Ho Eternulo, sukcesigu!

26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.

28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras;

Mia Dio, Vin mi altigas.

29 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;

Ĉar eterna estas Lia boneco.

Pessoa
Tribo de Levi
Arão
אַהֲרֹ֤ןaharon
Arão, irmão de Moisés, falou por ele diante do faraó e foi o primeiro sumo sacerdote de Israel, consagrado com os filhos para o sacerdócio (Êxodo 4:14).
Significado: “Exaltado, iluminado”
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.